Nasredino
Mi ĝuste uzas la ŝnuron


La najbaro de Hoĝao volis pruntepreni la ŝnuron por la lavaĵo. Sed Hoĝao diris: „Pardonu, sed mi ĝuste uzas ĝin. Mi pendigis farunon je ĝi, por ke ĝi sekiĝu.“

„Kiel – je ĉio en la mondo – vi povas sekigi farunon je ŝnuro por lavaĵo?“

„Nu, tio ne estas tre komplika, se oni ne volas pruntedoni ŝnuron.“





tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio

https://cezartradukoj.blogspot.com/