Hans-Georg Kaiser
Kiel atingi longan vivon


Kiel vi vivos longe?
Simple etendu ofte la kapon supren. Kial vi estu trankvila por atingi grandran aĝon? Ĉar kolera vivmaniero (do ne vivmaneiro kiel en la desegno:) provokas koratakojn.

Kaj kial eksidi kiel testudo? Ĉar testudo ne sidas, ĝi ĉiam moviĝas aŭ kuŝas, kaj tio estas bona tiel, ĝi ne devas leviĝi, ne elstari. Ĝi havas ĉiam kontakton al la tero. Tiun havu ankaŭ vi. Aerkasteloj estas belaj, sed ili ne estu niaj daŭraj loĝejoj, sed paradizlokoj, elizejoj aŭ forpermeslokoj.

Kial vi marŝu kiel kanario? Ĉar tro longaj paŝoj povus stumbligi vin. Kanario iras laŭ sia mezuro, kaj tio estas nepre saĝa. Do, kato estu marŝante kato kaj homo marsŭ laŭhome.

Kial dormi kiel hundo? Ĉar hundoj eĉ dum la dormado ankoraŭ aŭskultas, se proksimiĝas io danĝera. Do, ne dormu kiel mortinto, sed kiel gardohundo.

Kial ridi kiel infanoj ? Ĉar plenkreskintoj kutime ne plu kapablas ridi. Do konservu en vi la ĝojan infanon, kiu ankoraŭ kapablas ridi pri si mem kaj pri aliaj aferoj kaj, ĉar ĝi ne pri ĉio unue volas scii la prezon. Seriozuloj mortas pli rapide, ĉar ili konas nur la devon kaj ne la ĝojojn de la vivo. Ni ne vivu por morti je tro da seriozeco, sed por ĝoji, por ridi ofte, por ĝui belon, fidon kaj veron. Homoj estu pli ol nur laborsklavoj, do ili ridu eĉ pri la devo devi devi.

Do, por vivi dum longa tempo la ilustraĵo kaj mi rekomendas al vi la sekvan: Bonvolu esti testude kanaria infanhundohomo! Tiukaze vi eĉ superatutos la metuŝelaĥon Li Ĉing Yuen, kiu vivis laŭ ĉina tradicio (estontece baldaŭ ridindajn) 256 jarojn, ĉar tiukaze, se vi sekvos niajn konsilojn, vi fariĝos pli olda ol Auld aŭ la nomita ĉino aŭ eĉ Metuŝelah kaj eble vivos eterne.


Gloso el Vikipedio

Metuŝelaĥ laŭ Biblio estis la homo kiu vivis dum pli da tempo, 969 jaroj, ol iu ajn alia en la historio. Li estis filo de Ĥanoĥo kaj pranepo de Set. Lia longdaŭra vivo estas proverba. Kvankam Genezo ne klare diras tion, estas tre eble, ke oni intencas implici, ke Metuŝelaĥ mortis en la Diluvo, el kiu nur lia nepo Noa kaj ĉi ties plej proksimaj familianoj eskapis per la arkeo.



https://cezaroriginaloj.blogspot.com/