Rakonto el la hejmregiono


Jen okazaĵo, pri kiu ni legis en nia regiona gazeto OVZ (Osterländer Volkszeitung) en la rubriko "Historio de la hejmregiono". La okazaĵo ne estas aktuala, sed ĝi povus esti aktuala, ĉar ankoraŭ nun homoj en Germanio kaj en aliaj landoj estas senhejmuloj, kiuj malsatas, ĉar mankas la mono por aĉeti nutraĵojn. Kelkaj el ili rezignas ricevi iun ŝtatan helpon, ĉar ili hontas. Aliaj eĉ ne havas rajton peti pri tia subteno, ĉar ili pro iu kaŭzo "ne obeis" iujn instancojn. (HGK)

Volker Thurm
Malsatega fungoserĉinto


Antaŭ certa tempo almozpetulo, kiu almozpetis pri pano vagadis en nia regiono. Ĉar en la loko Geußnitz kaj la ĉirkaŭaĵo li ne ricevis sufiĉe da manĝo, li migris en la plej proksiman arbareton por tie almenaŭ trovi kelkajn berojn aŭ fungojn.

Antaŭ ol tiu almizpetulo atingis la Sovaĝan Lagon li vojerariĝis en la tenebro de la densa arbustaĵo. Tute senfortigita kaj lacigita li sternis sin por lasta ripozo kaj mortis. Tiel la senanimigito kuŝis kelkajn tagojn ĝis li hazarde estis trovita de iu paŝtisto de la Sovaĝa Lago.

Ĉar la nekonatulo krom la ĉifonitaj vestoj sur sia korpo portis nek monon nek aliajn valoraĵojn, oni enterigis lin en la tombejo de la komunumo Geußnitz, koste de la komunumo, sed sen kanto kaj sen parolo.


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk


https://cezartradukoj.blogspot.com/