Klaus Bittermann
Printempo en Berlino

Tio devas havi rilaton al la varma tago. La kutime vortŝparemaj kaj grumblaj berlinanoj subite malglaciiĝas kaj estas ekbenataj de parolemo.


Mi sidas en urba buso de Berlino sur la loko por handikapuloj, antaŭe transflanke de la busveturgisto, kaj gapas revante al la ŝajne preterfluganta Berlino, kiam subite tute neatendite trafas min parolvortoj: „Nu, ĉu vi estas kontenta? Ĉu ĉio estas en ordo tiel „wie ick fahre“ (kiel veturas mi)?“

Mi estas tiel ektimigita, ke mi panike signalas jeson, forte kapjesas, larĝe ekrikanas kaj balbuteme babiletas: „Ho, jajaja....“ Ĉu la busveturigisto volas testi, ĉu mi vere estas handikapulo kaj efektive pravigita sidi sur la loko kun la panorama rigardo? Mi supozas, ke mi sukcese trapasis la ekzamenon, ĉar la busveturigisto ridetas, kio estas tre stranga, preskaŭ tiel malofta kiel fumanto sur infanludejo antaŭ mia hejma pordo.

Apenaŭ forlasinte la buson, mi aŭdas post mi ekscititan voĉon: "He, idioto, ĉu vi volas scii, kio estas pri vi, idioto? Bone aŭskultu, idioto! Vi estas simple la plej granda idioto, kiu imageblas inter idiotoj.“ Mi estas impresita de la ofteco de la vorto idioto en lia vortotorento, kaj samtempe plifaciligita, ke ne estas mi la celato. Kiam la berlinano preteriras min, li parolas al poŝtelefono.

En mia plej preferata libromagazeno mi iras kun mia plej ŝatata librovendisto antaŭ la magazenon, por ke li povu fumi cigaredon. Subite preteriras ino kaj diras al ni: „Staras du samseksemuloj kune kaj ne havas monon.“ Mi estas malpli surprizita pri la subita sonado de vortoj, al kio mi jam iom kutimiĝis intertempe ol pri la enhavo de la eldiro. Kompreneble mi ne trovas rapidefrapan respondon. Ne havante respondan ideon eĉ post kelkaj turmentigaj sekundoj, mi rezignas pri respondo. Eble la busveturigisto ja pravas. Sed unu afero estas nun jam tute evidenta: komenciĝis la printempo.


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser

lingve kontrolis Vladimir Türk


https://cezartradukoj.blogspot.com/