Carlo Manzoni
Forgesemo


Sinjoro Veneranda haltigas surstrate piediranton.
„Pardonu“, li alparolis tiun, „ĉu vi ne forgesis ion?“

„Ĉu mi? Kial?“ demandis la sinjoro mire.

„Nature, vi“, respondis Veneranda.

„Mi forgesis nenion“, diris la piediranto kaj kun mirego rigardis sinjoron Venerandan.

„Ĉu vi estas certa?“

„Tute. Sed entute, kiel vi ekhavis la ideon demandi, ĉu mi forgesis ion, eĉ, se vi ne konas min?“

„Kial?“ kontraŭdiris sinjoro Veneranda. „Ĉu devas koni min ĉiu, kiu ion forgesas? Certe ekzistas homo, kiu tute ne konas min kaj tamen forgesas multe. Ĉu vi ne samopinias?“

„Nature“, konsentis la sinjoro, „sed mi forgesis nenion.“

„Bonege“, diris sinjoro Veneranda. „Vi devas rekoni, ke mi ne povis scii tion ĝuste tial, ĉar mi ne konas vin.“

„Vi ne konas min kaj tamen ne hontas alparoli min sur la strato kaj paroli malsaĝaĵojn“, kriis kolere la sinjoro.

„Sed mi ne devas koni ĉiun en la urbo“, diris sinjoro Veneranda. „Eble ne estas mia kulpo, ke mi ne konas ĝuste vin, vin, vin...! Mi vidas vin unuafoje kaj vi supozas tuj, ke mi devus koni vin.“

„Tute ne“, retiriĝis la sinjoro.

„Tute ne, tute ne... imitis lin Veneranda. „Vi nur ŝtelas la tempon de la homoj. Kaj li turnis sin kaj foriris.


tradukis I. Takács

skanis Hans-Georg Kaiser

https://cezarkulturo.blogspot.com/