La paroltono surŝipe aŭ instrujaroj de verkisto

Jen, buboj, sur la pas-tabulo antaŭen! Damne, antaŭen, mi diras. Kion li diras? – Fermbatu lian bekon! Ĉi tien – al ĉi tie! Malbenite, sinjoro, ĉu vi volas ekdormi sur la tabulo – aŭ loĝadi sur ĝi? Kien vi iras kun tiu damnita barelo? Se vi ne tuj malaperos el miaj okuloj, jen mi tuj vorigos vin aŭ Satano min prenu, damnita hermafroditaĵo el testudo kaj lama azeno ...

Kaj ĉe tio oni trankvile staru kaj ne havu la deziron paroli simile, ĉu?!“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"


La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.com/