Willem Petrus Roelofs
Memore al Nikolao Kurzens


Mirigi ne povis la sciigo ke nia granda poeto Nikolao Kurzens, 49-jara elektis la morton, sed tamen ĝi skuas nin. Al mi ĉi tiu sinmortigo ŝajnas akuzo al la aĉa mondo, kiu estas nia, al ni, homoj, kiuj kreadas tiun aĉon. Kiel junulo K u r z e n s jene poemis:

LACA PENSO

Mi estas laca. Nur kun peno treni
mi povas min antaŭen, kun malbeno
pri la obtuza muĝo de l' amaso.
Ĝi min ĉirkaŭas, kvazaŭ flava gaso,
envolvas ĉion igas koron sveni.

Mi estas laca. Serĉas vane mano
la anson de l' savanta pord'. Rikane
algapas min la blanka lum' elektra.
En ĝi ne gajas koloraro spektra,
ĝi – tipa, abomena amasano.

Forpuŝi volus mi la polvan grizon
de l' urbo, animforton sufokanta,
ĵetegi beste al l' amaso vanta;
ĝin sange bati, mordi, tigre ŝiri! –
Sed – ja ne eblas plu, mi estas laca .....

AL LA SORTO

Ne donu al mi duonĝuon
Kaj ne igu min vivi duone; –
mia kanto jubilu plensone,
estu vivo, ne teda enu'!

Mi ne volas dum viv' sendecide
duondormi de horo al horo;
Se ja morti, do morti, sen ploro,
sed se vivi, do vivi sen brid'!

Mirigi povas nur, ke tiom da jaroj li tamen eltenis. Per sia verko kaj per sia fina faro li vivu plu por ni. ..... W. P. R*


Gloso:
*D-ro Willem Petrus Roelofs, nederlandano, kiu estis multjara redaktisto de Scienca Revuo, nomiĝis esperantigite ankaŭ Petro Rulofido.

Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser skanis la memorigon el reta PDF-versio de Scienca Revuo Vol. 11 n-ro 44 (1960) kaj aldonis la foton.

https://cezarkulturo.blogspot.com/