Pri Midas Dekkers – fama naturprotekt-verkisto

La verkisto, kiu uzas la pseŭdonimon „Midas Dekkers“ naskiĝis en Haarlem (Nederlando) la 22-an de aprilo en 1946 kaj ekhavis la antaŭnomon Wandert. Tiu nomo laŭtradicie estis en la familio. Por distingi inter la patro, la onklo kaj la avo oni aldone parolis pri: „la granda“, „la dika“ kaj „la maljuna“ Wandert. Por li do restis nur la nomo „malgranda Wandert“.

La gepatroj transloĝiĝis al Amsterdamo, kie la patro mastrumis kaf- kaj bierejon. La malgranda Wandert ne tre ŝatis la ĉiutagaĵojn. Wandert en la Lernejo de la Jezuitoj ekhavis mezgradan instruon. Poste li studis en la Universitato de Amsterdamo biologion. Dum tiu universitata periodo en 1969 li jam aktivis en agadogrupo por protekti la naturon. Baldaŭ montriĝis lia kapablo kiel verkisto kaj post la diplomiĝo kiel biologo-licenciulo) en1973 li verkis kiel jurnalisto artikolojn por diversaj jurnaloj kaj revuoj. Multe da tiuj artikoloj poste aperis libroforme.

Li eĉ ilustris siajn librojn kaj laboris pri bildorakontoj. Ekde tiu periodo li elektis la pseŭdonimon „Midas“ Dekkers. Midas estas la nomo de la malica vulpo en la bildorakonto pri la anaso „Donald Duck“. Li verkis multajn librojn por infanoj kaj en 1989 estis premiita per la „Arĝenta Grifelo“, fama honora distingo por nederlandlingvaj verkistoj de infanlibroj.

Krome li verkis dum multaj jaroj programojn por radio kaj televido pri la rilatoj inter naturo, homoj kaj bestoj.

La ironio estas lia plej forta esprimmaniero. Multaj tradukoj jam aperis en la angla, la hispana kaj dana lingvoj.

Por ke ankaŭ la Esperantistaj naturamikoj konatiĝu kun tiu fama naturprotekta verkisto, jen specimeno de lia verkaro:

Se vi estas malvarma, vi povas bruligi vian domon. Tio ja vere varmigas, sed estas ankaŭ tre rigora decido. Plej ofte la fajro limiĝas al fajrejo en angulo de la ĉambro, aŭ al la gasbruligilo en la aparato por centra hejtado en la mansardo. Tio tamen ne estas multe pli efika. Nek la ĉambro, nek la domo plendas pro malvarmumiĝo, estas ja vi tiu, kiu malvarmumiĝas. Varmigi tutan domon por altigi la temperaturon je kelkaj gradoj estas tiom neefika, kiom surmeti tutĉambran tapiŝon anstataŭ pantoflojn.

Varmigi sin ne estas malfacila. Ĉiu povas fari tion. En ĉiu el viaj vivantaj ĉeloj, sed precipe en viaj muskoloj, vi daŭre produktas korpan varmon. Ĉiu homo estas forno. Per tia viva varmofonto vi povas eĉ varmigi vian domon. Homplena domo estas pli varma ol sama domo senhoma. Sed pli bone ol hejti vian hejmon per via korpo estas hejti vin per via propra korpo. Vintre vi klopodu konservi vian varmon en via korpo! Kaj jen ni trafas malfacilaĵon: nia haŭto tiom tralasas varmon, kiom kribrilo akvon. Vi ne izolu vian hejmon, sed vian korpon. Surmetu trikotveston!

Bestoj ne havas fornon nek fajrejon nek centran hejtadon.

Tamen vulpoj kaj kunikioj vintre komforte dormas en siaj fosotruo. Evidente ili pli bone ol ni kapablas reteni la varmon en si. Ili estas pli bone vestitaj. Kiel peltĵaluzuloj, ni forprenas ilian felon kaj mem surmetas ĝin kiel pelton, felon aŭ lanon. Tiel ni samtempe plenumas la malnovan idealon vivi en aliula haŭto. Kiu ne ŝatus dum iom da tempo esti lupo aŭ pantero por ekscii kiel tio sentiĝas? Sed tia haŭto ne multe helpas. En pelto vi eble iomete sentas vin kiel besto, sed lana trikotvesto ne donas al vi šafecan senton; ledaj ŝuoj ne donas al vi bovinajn sentojn je la piedoj. Eble oni kudru surtutojn kun la vostoj aŭ, pli bone, la mamojn ankoraŭ sur la felojn.

Pli malfacilas ekhavi birdecan senton en surtuto plena de lanugo ol imagi sin esti mamulo en ties pelto.Vestita per cento da duonaj anseroj vi sentas vin pli kiel plenblovita „Michelin“-propagando katenita al la tero ol kiel birdo, kiu estas liberigita de la graviteco. Iel la rilato inter la lanugo en via surtuto kaj la birdo estas malpli klara ol tiu inter la lano en via trikotvesto kaj ŝafo.

En revuoj pri birdoprotektado oni legas senhontajn reklam-anoncojn pri eksterdomaj vestoj kaj dormosakoj plenaj de birdoplumoj. Manĝinte kokinon kaj vestita per anasa lanugo, oni ŝajne tre bone povas senti sin birdoprotektanto. Kvankam vi scias ke tiu lanugo ne povas esti „koŝera“. Por kolekti la plumojn, vi dolorigas anseron, almenaŭ tiukaze, se vi ne antaŭe mortigis ĝin. Kaj tio tute ne estas konforma al la idealoj de birdoprotektantoj.

Unu kilogramo da lanugo pli varmigas ol unu kilogramo da haroj. Homo ja ne havu harojn, sed plumojn! Sed se tio veras, se lanugo vere estas tiom varmiga, kial do vintre migraj birdoj ne restas hejmlande ĉe ni, en Nederlando? Ĉar ne ili malvarmiĝas, sed ilia kaptaĵoj. Tiuj vintre frostorigidiĝas. Raŭpoj aŭ ranoj havas nek harojn nek lanugon. Ili ankaŭ ne profitus el tio, ĉar ilia korpo ne havas bonan fornon. Ili devas varmigi sin per la aero ĉirkaŭa. Same kiel vi per la varmeco de via forna aero.

Kaj farante tion vi tamen ankoraŭ spertas malvarmajn piedojn!“


El „VARA-TV-magazino“
tradukis Aat de Jong, Nederlando

skanis kaj iomete prilaboris Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

fonto: LA MIGRANTO, paĝoj 12 kaj 13, junio 1997

https://karapacopanoramo.blogspot.com/