Holger Gertz
Ek, ludu do senĝene!


Antaŭ kvardek jaroj okazis la Monda Futbal-Ĉampionado en Argentino. Estis festo en la lando de la torturistoj. Baldaŭ komenciĝos la Monda Futbal-Ĉampionado en Ruslando. Ĉu nun ĉiuj denove tiel kondutos kvazaŭ futbalo estus nepolitika?

Antaŭ kelkaj tagoj en tv-elsendo temis pri Hermann Neuberger, okaze de la relegacia futballudo inter la teamoj Saarbrücken kaj 1860 Munkeno, kiu okazis en la Hermann-Neuberger-Stadiono de Völklingen. La sportfunkciulo Neuberger naskiĝis en la jaro 1919 en la sarlanda Völklingen-Fenne, tial la stadiono tiel nomiĝas, je ties honoro. La teamo de Munkeno gajnis la ludon 3:2.

Ĉar ankaŭ en la futbalo la nuno ĉiam havas dialogon kun la pasinteco, estas tiu Hermann Neuberger nun ankoraŭfoje temo, en multe pli malnova afero. Ĉi tiun semajnfinon pasis kvardek jaroj, de kiam oni malfermis la Mondan Futbal-Ĉampionadon 1978 en Argentino, en la lando de la ĵuntoĉefo Videla, kiu du jarojn antaŭe kun sia taĉmento da torturistoj transprenis per puĉo la potencon, por „rekursigi la ekonomie trivitan landon“ kaj dum tio ĉasis ĉiun, kiu aspektis intelekta kaj maldekstra, kaj jam tial estis suspektinda.

La mondopokalo de Videla, la Mundial 1978, estis ankaŭ la mondopokalo de Neuberger, tiam prezidanto de la germana futbal-federacio kaj organiza ĉefo de tiu turniro. La funkciulo rigardis la mondon tra botelfunde masivaj okulvitroj, kiuj havis la avantaĝon ekvidi nur tion, kion li volis vidi. Kiam antaŭ la konkuro pri la mondoĉampioneco ankaŭ en Germanio estis debato pri tio, ĉu oni festu futbalfeston en lando tia, kia la aktuala Argentino, kaj tiel kondutu kvazaŭ futbalo tute ne havas rilaton kun politiko, restis Neuberger la superpropagandisto de sia mondoĉampionado.

Por la germana futballigo-ĉefo Neuberger la diktaturo en Argentino kompreneble ne estis diktaturo. Kun la ĵurnalisto Jo Viellvoye de la ĵurnalo Sporto li havis antaŭ la turniro intervjuon kaj malkaŝis, kies partion li prenas pri Argentino: „Mi estas tre memgardema pri la nocio diktaturo.“ Pri diktatoro Videla, nomata „El Hueso“ (la osto), diris Neuberger, ke ekzistas en la argentina politiko certe kolomboj kaj falkoj. Sed Videla, ĉu? „Mi pensas, ke li estas kolombo. Tiel oni ja ankaŭ ĝenerale rigardas lin, mi pensas.“

Tiel diris tion la futbalfunkciulo Hermann Neuberger printempe de la jaro 1978, kiam multe el tio jam sciiĝis, kio okazas en Argentino sub la diktaturo de Videla, sub tiu sama Videla, kiu antaŭ sia enoficigo deklaris: „Devas morti en Argentino tiom da homoj, por ke la lando denove estus sekura.“ Sub Videla kaj ties vervaj liphararaj sekvantoj, kiel ekzemple la guberniestron de Bonaero, Ibérico Saint-Jean, kiu diris: Unue ni mortigos la renversemulojn, poste ties komplicojn, tiam la simpatiantojn kaj fine la indiferentulojn kaj malkuraĝulojn.“

Sub la kolombo Videla oni senkonsiigis reĝimkontraŭlojn kaj ĵetis ilin el aviadiloj en la maron aŭ en la riveron Rio de la Plata. Plaĝaj promenantoj en Urugvajo poste trovis la mortigitojn. En la koncentrejo El Vesubio oni jungis la ĵuntokontraŭlojn en papagopendigilojn, oni almetis la tielnomatan skalpelon aŭ la „Picana-on“, metalbastonon, per kiuj oni povis konduki elektrajn impulsojn en buŝojn aŭ vaginojn. Estis 30 mil da viktimoj en diktaturo, kiu de la germana elita funkciulo Neuberger ne estis nomata diktaturo. Ankaŭ la germana armilindustrio ne vidis tro rigide la aferon. Monda Futbal-Ĉampionado devas esti surscenigata, kaj se oni lerte organizas tion, futbalo eĉ tiukaze ludeblas, se en la tortura kelo apud stadiono la ŝraŭbiloj de la dikfingroj estas firmtirataj.

Kaj eĉ en la jaro 2018 povas esti ludata futbalo en stadiono, kiu nomiĝas Hermann-Neuberger-Stadiono. Iu, laŭ kiu estas nomata stadiono, meritas tion. Ĉiukaze, se temas pri futbalo.

La demando, kiom politika futbalo rajtas esti, tiam respondis ne nur Neuberger: „Ni ne tro lasu enmiksiĝi politikistojn en la sporton.“ Ankaŭ la federacia trejnisto Helmut Schön diris: „Oni devus provi teni la sporton, kiom eble plej senpolitika.“ Kaj avanulo Klaus Fischer diris: „La politika situacio en Argentino tute ne interesas min.“ En futbalistaj rondoj validas la konvencio, ke oni tenu disigitaj aferojn reciproke, futbalo havu neniun komunan kun politiko.Tio estis en la jaro 1982 en Hispanio la sama afero, kiam la germana golulo Schumacher la francon Battiston krude puŝis teren kaj ne povis klarigi al si, kial oni priskribis lin en la francaj gazetoj kiel monstron, buĉiston, malgrandan Hitleron. „Mi ne konsciis pri la konsekvencoj de la okazaĵo“, verkis Schumacher en sia libro: „Ekfajfo“ kaj poste retrivigis la malnovan sorĉoformulon, per kiu elstaraj futbalistoj sin senkulpigas, se io fariĝas komplika: „Mi estis naiva kaj senpolitika.“

Tio sonas simile kiel tio, kion la germana nacia teamfutbalisto İlkay Gündoğan klarigis, post kiam li disponigis al la turka ŝtatĉefo Erdoğan („Kun respekto por mia prezidanto“) precipe belan ekzempleron por ties trikotkolekto. Reta ekscitiĝo pri skandalo sekvis kaj la atendebla lamentado de la dekstra partio AFD. Tial Gündoğan poŝtŝovis klarigon: „Ne estis nia intenco, per tiu donaco doni politikan deklaron“ kaj: „Futbalo estas nia vivo kaj ne la politiko.“ Sed tiam jam la bildoj de la trikottransdono troviĝis sur la retejo de la partio de la ruzulo (en la malnovan futballingvon tradukitan: trukulo) Erdoğan, kiu troviĝas ĝuste en balota batalo.

La futbalo kiel negoco kaj socia okazaĵo kaj amasfenomeno estas tre politika. Sed la futbalistoj komprenas sin kiel nepolitikaj. Eble la futbalisto Gündoğan el la trikota afero lernis ion, nome, ke oni eĉ tiukaze ne estas nepolitika, se oni rigardas sin tia. Tio estus pliriĉiga ekkono kaj samtempe ekkono, kiu faras la komplikan rilaton de futbalo kun politiko eĉ pli evidenta.

„Ni devas atenti, ke niaj ludantoj ne lasas politike eluzi sin“, diris la nacia teama manaĝero Oliver Bierhoff antaŭ la Eŭropa Futbalĉampionado 2016, kvankam tion la futbalistoj tute ne povas influi mem, kaj oni ja jam eluzis ilin, ekzemple en la jaro 1978. Ĉar tiu, kiu kunludas je tiaj okazoj, benas torturistojn.

Ruslando 2018 kompreneble ne estas Argentino 1978. Putin ne estas despoto tia, kia Videla kaj bonŝance la teamo de la estanteco ne plu kantas tiel stultegan tekston, kiel Udo Jürgens: „Bueonos Dias Argentina, se la ruĝa suno elardas, murmuregas malproksime La Plata / kaj ĝi kantas al mi kanton. Mortokanton, kiel oni scias nun. Estis alia tempo, tiam aperis eĉ la naziula aviadistheroo Rudel (Grego) en la germana teamtranoktejo.

Sed la demando, ĉu oni povas festi feston dum Mondopokalo kaj tiel konduti, kvazaŭ futbalo havus tute nenion komunan kun politiko, tiu estis dum neniu Mondopokalo post 1978 tiel urĝa, kiel nun dum la Monda Pokalo Ruslando 2018.

En Ruslando oni enprizonigis kaj mortigis opoziciulojn. Ĉe la konstruado de stadionoj oni misuzis homojn kiel laborsklavojn. Al germana esplorĵurnalisto pri dopingo oni rifuzis je la unua provo peton pri vizo. La homrajta organizo Human Rights Watch eldonis manlibron por la orientado de Ruslando-vojaĝemuloj. Ekde la jaro 2012 la ĝenerala situacio pri homaj rajtoj draste plimalboniĝis“, legeblas programece enkonduke al kompendio el 43 paĝoj.

Kion futbalo havas komunan kun politiko? Jen ekzemplo: En la ruslanda respubliko Ĉeĉenio regas Ramsan Kadyrov. Nur antaŭ nelonge oni tie arestigis homrajtiston. Kiam Kadyrov iam estis pridemandata de la elsendejo HBO pri raportoj rilate al torturitaj samseksemuloj, li dementis tion laŭ konata maniero: „Ni ne havas samseksemulojn. Kaj se ili tamen ekzistas, kunprenu ilin al Kanado, tre malproksimen de ni, por ke nia sango estu repurigita.“

Tiu honorinda viro, jam delonge malkovris por si la futabalon kiel rimedon por helige poluri sian publikan bildon. En Grosny laboris la iam granda nederlandano Ruud Gullit kiel trejnisto, kaj la iama monda futbalĉampiono Ronaldinho, lastatempe volonte lasis foti sin kun Kadyrov. Nun Kadyrov rajtas saluti ĉe si hejme en Ĉeĉenio gastteamon, la teamo de Egipto kampados dum la mondopokalo en Grosny, kaj se la ŝultro de Mohamed Salah denove uzeblos, ankaŭ li tie ĉeestos, momente li estas unu el la plej ŝatataj artistoj en la verda maneĝo.

La egiptoj aŭdis la bonegajn trejnkondiĉojn jam en antaŭiranta obeemo, kaj la bildoj parolos por si mem. „Kiel pasia futbalentuziasto Kadyrov estos ankaŭ „VIP“ (vere elstara persono) dum la mondopokalo“, legeblas en la broŝuro de Human Right Watch. Elstaruloj mansalutos de la honortribuno, tion poste vidos la mondo. Elstaruloj parolos en mikrofonojn, tion aŭdos la mondo. 1978 en Argentino, kartavis generalo Videla ĉe la malfermiga festo: „Pacon surtere. Por ĉiuj homoj sur la mondo.“ Parencoj de la viktimoj ankoraŭ nun devas ekvomi, se ili aŭdas tion.

Kiel la futbalo kondutu, se temas pri politiko? Aŭ pli bone dirate, la futbalisto, ĉu? Julian Draxler ĉe la Konferderacia Pokalo antaŭ unu jaro en Ruslando estis kapitano de la germana teamo, provis tion per amletero al la rusaj futbaladeptoj. Ĉu devigitaj laboristoj sur rusaj stadionkonstruejoj, ĉu? Kiun tio interesas? „Ni ludis en arkitektone impresaj stadionoj“, skribis Draxler. Enprizonigitaj reĝimkritikistoj, ĉu? Nu, kaj? „Ni povis ĝui la tagojn borde de la Nigra Maro. Ĉiam radiis la suno.“ La leteron oni kritikis rete kiel flatema. Sed, ĝi ankoraŭ nun legeblas sur la retejo de la Germana Futballigo (DFB), ankaŭ ruse.

Tiu, kiu nun postulas aŭ dece deziras, ke la futbalistaj profesiuloj estu pli politikaj, ne volas vidi, ke il havas malmulte da kaŭzo pri tio. La nuna germana nacia teamo estas bando de junaj viroj, kiuj troviĝas tute supre. Parvenuoj, kiuj eĉ pli frue havas ĉiujn vivgarantiaĵojn ol Vogts kaj Dietze pli frue. Admirataj steluloj, kiel Leroy Sané, kiu tatuis sian propran heroobildon sur la dorson. Se iu profitas de la malfrukapitalista sistemo, tiukaze certe estas la futbalprofesiuloj, kaj kial ili lasu kuŝi ion, kio havigeblas: La merkato ebligas tion. Prezidanto de la tuta trupo estas sinjoro Grindel, iama federacia parlamentano sur la malantaŭaj vicoj, kompreneble kristdemokrato. Ke la la germana nacia teamo estas spegulbildo de la lando, por kiu ili ludas, tio tiel estus pensata tro simple. Kie estas socialisto aŭ verdulo aŭ spontanulo en la nacia teamo, intelektuulo aŭ almenaŭ bubeca, sociale movata maldekstrulo, de kiuj ja ankaŭ en la socio pli kaj pli malpi ekzistas? Sed tie kaj tie ĉi ja tamen ankoraŭ estas kelkaj.

Neniu miraklo, ke apenaŭ iu aktiva surpinta futbalisto havas ion, kion li povus kontribui al socia debato. Se iu estas demandata, tiukaze estas Ewald Lienen, kiu kiel avanulo en Gladbach meze de la okdekaj jaroj troviĝis sur la loko 6 de la paclisto por la federacilanda parlamento en Nordrejn-Vestafilo. Lienen fortimigis siajn profesiajn kolegojn jam per tio, ke li aspektis kiel ulo, kiu volas forigi la privatan posedon. Sed oni ne afliktiĝu. Kiel politika kapo estas ulo kiel li escepto.

Kiel diris tion la grandioza futbalisto Nils Peterson de Freiburg? (eble Löw ja tamen kunprenos lin al la aktuala mondopokalo.*) „La futbalbranĉo estas supraĵa. Ni, la futbalistoj, ne legas multajn librojn.“ Kaj plu: „Simple dirate, mi jam stultiĝas dum dek jaroj.“

Eĉ multaj futbalistoj, kiujn oni klarigis homrajtaj batalantoj, estis en vero nur laŭdokrone misinterpretitaj. Ekzemple longe konserviĝis la legendo, ke la granda nederlandano Johan Cruyff bojkotis la mondopokalon 1978 pro protesto kontraŭ la ĵunto de Argentino. La vero estas, ke li mallonge antaŭ tiu okazaĵo estis rabatakita kun sia familio, kaj tial li ne volis lasi sola la familion dum la mondopokalo dum semajnoj. Estis persona decido ne flugi al Argentino, eksplicite nepolitika. En Nederlando estis je la jaro 1978 debato pri la mondopokalo en la tortura paradizo. („Boykot het spel van de junta!“) Sed la futbalistoj volis ludi futbalon. En dokumentado „A dirty game“ diris la mezulo Johan Neeskens: „Oni ne miksu politikon kun sporto.“ Kaj arierulo Jan Poortvliet: „Ni ne okupiĝis pri la homaj rajtoj.“ Ankaŭ ĉio tio ne sonas multe pli komprenema ol la citaĵo el la jaro 1978 , kiu ankoraŭ nun kiel klabo estas uzata por pervorte ataki la tiaman kapitanon Berti Vogts: „Argentino estas lando, kie regas ordo. Mi ne vidis iujn politikajn prizonulojn.“

Kompreneble troveblas malaj kzemploj, politike vekigitaj futbalistoj kiel la brazilano Sócrates aŭ Predrag Pašić el Bosnio-Hercegovino. Je ili oni vidas, ke engaĝo estas ofte la sekvo de personaj travivaĵoj. Sócrates-on politikigis la militdikaturo. Pašić-on la militoj en Jugoslavio. Ilia engaĝo por liberaj balotoj aŭ paco estis la reago je persona traŭmato. Por diri ĝin kun Victor Hugo, kiun konis la mondan futbalon sen koni ĝin: „Feliĉo faras homojn, bonstateco monstrojn.“

Se la futbalistoj ne estas politikaj aŭ ne rajtas esti tiaj, tiukaze tio devus esti futballigo des pli. Sed kun rigardo al la mondopokalo en Ruslando la DFB-ĉefo Grindel postlasis tre flekseblan impreson, kiam li ekzemple diris dum diskuta renkontiĝo en Nurenbergo, somere de 2017: „Ĉiu gastiganto, ĉiu lando, kiu aranĝas tiom grandan turniron, scias, ke la lumkonuso de la mondo estas direktata al tiu lando.“ Tio estas la trankviligema naiva vidpunkto de viro, kiu ne volas nenecese ĝeni la festaranĝon. Lumkonusa eksperto kiel Grindel scias ja, ke la lumkonsuo de l' mondo laste estis eĉ ne sufiĉe granda, por tralumi dopingvenenkuirejojn dum la Olimpiaj Ludoj en Soĉi.

Je la jaro 1978 kuris la argentinaj futbaladeptoj en Bueno Aero en Argentino ebriigitaj de la venko sur la stratojn. Kaj, se homoj festas surstrate, tio aspektas en la lumkonsuo de l' mondo ĉiam tiel, kvazaŭ je tiu loko laŭprincipe ĉio estas en ordo. La momenta bildofaras ĝin pli simple paroli pli bela al si la tuton. La estetikigo de la futbalo kaj de ties bildoj en la jaro 1978 atingis tute novan dimension. Tiu, kiu vidas la fotojn de tiam, vidas danci futbalistojn sur herbejaj kampoj plenaj de konfeto. Viroj kun nomoj kiel bombonoj: Fillol, Pasarella, Tarantini, Bertoni, gvidata de la trejnisto Menotti, kiu estis filozofo kaj fumis senĉese kaj havis la idealfiguron por Helmut-Lang-kostumoj. Ili estis tiom belaj kaj ili ludis tiom elegante.

Ĝuste tial la Mundial 1978 estis unuavice prestiĝa venko de la ĵunto. Ĉeokaze oni asertas, ke pri futbalo ĉiu povas paroli kun ĉiu, ĉar ĝuste je mondopokalo ĉiu parolas ja pri futbalo, sed ĉiu parolas pri io alia. Ekzemple ekspertoj parolas pri la kvalito de la iranaj mezuloj. Estas hobiaj psikologoj, kiuj demandas sin, kiel la golulo de Peruo post sia miskapto en la grupoludo kapablas vivi plu. Estas frizurekspertoj kaj tiaj, kiuj povas diferencigi la flavon de la braziltrikotoj el la jaro 1978 de la flavo el la jaro 1990; estas fanfaronuloj kaj alvokantoj de „mania“ (germane: Schland) festhumuro sur publikaj lokoj dum futbalpokalo. La futbalo rigardeblas el ĉiu vidpunkto, sed kiu ne rigardas ĝin ankaŭ el politika, ne komprenis ties signifon.

Por savi la honoron de la malpolitikaj futbalistoj estu dirita, ke en la tre politika futbalo ĉeokaze io evolua sin, se la futbalistoj sin adiaŭas el la pensprizono de la profesia futbalo. Per Mertesacker dum la mondopokalo 2006 sturmis trohejtigite kaj dummomente patriotigite al la gazetara tribuno por instigi jubili la raportistojn post la venko kontraŭ Pollando, kaj ankoraŭ dum la intervjuo pli poste li estis mishumura: „Ĉar vi ne ekstaris.“ Tiam li estis dudekunujara. Intertempe li havas 33 jarojn kaj verkis pri tio en libro kiel la sukcesdevigo faras kaputa futbaliston.

Kaj la bildoj de 1978 – kion ili diras al tiuj, kiuj pentris ilin? La argentina golulo Ubaldo Fillol ĝuste tviteris: „Mi estas fiera pri tio, ke mi gajnis kun miaj kolegoj la unuan mondoĉampionecon por nia lando. La hontiga kaj naŭza estas, ke la sanga diktaturo uzis la mondoĉampionecon por kidnapi homojn, por torturi kaj murdi ilin.“


Elisabeth Käsemann

Jam jaron antaŭ la mondopokalo en Argentino la germana studantino Elizabeth Käsemann estis kidnapita en Bueno Aero de la ĵunto. La germana delegacio je tiu tempo estis invitita al amikecoludo en Argentino. Ili estus povintaj minaci, ke ili ne akceptos la inviton, kio estus kostinta nenion al ili. Sed la politikistoj faris nenion; estis tiam en Germanio la tempo de la granda „vorado“ de maldekstruloj, kaj ankaŭ DFB-ĉefo Neuberger faris nenion. Fine oni murdis la studantinon Elizabeth Käsemann. Sed tion eksciis la futbalistoj nur tiam, kiam la ludo jam estis finita.

Ekzistas bonega dokumentfilmo el la jaro 2014, „Das Mädchen –Was geschah mit Elisabeth K.?“ (La knabino – Kio okazis al Elizabeth K?) En tiu filmo pruvas Berti Vogts, ke oni povas kreski kiel homo, se oni kvazaŭ ne plu estas la trejnista „terhunda suromordanto“ de la germannaciaj futbalistoj. Vogts: „Se ni estus povintaj savi homvivon, ni, la ludantoj, estus provintaj tion. Sed ni ne kapablis fari tion, ĉar ni ne sciis ion.“ La golulo Sepp Maier diris: „Tio certe estis ebla savi la vivon de sinjorino Käsmann, se oni estus enmiksiĝinta flanke de la DFB aŭ de la registaro.“

Tiel kunsenta povas esti fubalisto, de tempo al tempo. Kaj tiel ignora futballigo. Kiu sin demandas, kiel la DFB traktas la dubindan heredaĵon de Hermann Neuberger, povas skribi leteron al Frankfurto: Otto-Fleck- Schneise 6, Hermann-Neuberger-Haus.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el Sudgermana Gazeto