Volker Mehnert
Praarbaro el legomoj kaj fruktoj

La vera fabelo pri la meksika foiro

La ĉilia verkisto Pablo Neruda nomis ilin „la plej belajn foirojn de l' mondo, kie estigas la riĉo je koloroj kaj odoroj kapturnojn.“ Li pravas: Montoj de oranĝoj, mangoj, papajoj, melonoj, avokadoj, tomatoj, arakidoj kaj pistakoj kuŝas apud bareloj, kiuj ĝis supre estas plenigitaj per faboj, fazeoloj, lentoj, rizo kaj spicoj. Aldoniĝas dekoj da kapsiketaj specoj, kies nomoj estas tiel ekzotikaj, kiel ili aspektas. Plafone pendas vinberoj, bananoj kaj ajloplektaĵoj, kaj ĉio entute unuiĝas al praarbaro el legomoj kaj fruktoj.


Pri la superfluo de la meksikaj mercados jam entuziasme parolis la hispanaj konkeristoj. „De tiam preskaŭ ĉio de tio, pri kio raportis Cortés pri Meksiko, fariĝis fabelo el perditaj tempoj, kaj nur la fabelo pri la meksika foiro estas ankoraŭ nun reala“, rimarkis Egon Ervin Kiŝ dum sia ekzilo en Meksiko antaŭ duono de jarcento, kaj el la nuna perspektivo oni povus aldoni, ke en la lastaj kvindek jaroj la lando pli ŝanĝiĝis ol en la lastaj pasintaj kvar jarcentoj ekde la conquista. Sed la fabelo pri la meksika foiro estas ankoraŭ nun realeco.

Cetere, en tiu fabelo havas ankaŭ la povreco lokon. Ĉe la enirejo staras maljunulo, kiu ofertas etan sortimenton el razoklingoj kaj kombiloj. Kaj inter la abundaj legommontoj sidas indiĝenaj inoj antaŭ monteto da karotoj kaj arte surtavoligita piramido el dekduo da tomatoj aŭ stako da hejmfaritaj tortiljoj. Ankaŭ tiun specon de foirplaca ino jam observis kaj priskribis Kiŝ: Ŝi trotas foirejen nude piede sur la piedfingraj pintoj kun klinitaj genuoj kaj rapidaj paŝetoj, la korbon balancante surkape, jam dum multaj jarcentoj sur sia ofte mejlojn longa vojo. Sur la foirplaco ŝi senmove kaŭras ekde la unua jaro de tiuj multaj jarcentoj meze de la puŝanta kirlado antaŭ la sama korbo kun samaspektaj tortiljoj samloke. Se la lasta peco trovis sian aĉetinton, ŝi trotas hejmen, tiel, kiel ŝi venis.“ Meze de tiu superfluo de la foiro fariĝas ankaŭ la tre limigita oferto de tiu povra kamparanino objekto de la komerco. Sed la turisto, kiu pro kompato aĉetas de tia foirplaculino matene je la naŭa ĉiujn varojn, tamen ne estas bonfartiganto. Ŝi ja volas kaj devas vendi siajn legomojn, sed ne tiel rapide. Ŝia taga ritmo, adaptita je la foiro, je la babilado kun la najbarino, je la ĉeokaza marĉandado, estus tre ĝenita per subita vendo de ŝiaj ofertitaj varoj entute. Ĉiu meksika foirhalo posedas sekcion kun fondas, malgrandaj rapidmanĝejoj, kie unuiĝas patrina kuirejo, manĝoĉambro, bierujo kaj restoracio sur plej malvasta spaco. Por malmultaj pesoj oni ricevas tie tutan manĝon freŝe kaj apetitveke preparitan. Ĉu en La Gloria, La Huachita; La Abuelita, La Catita, La Angelita aŭ Carmita la Mestizita –la inoj malantaŭ la bufedoj movadas telerojn kaj potojn, tranĉas legomojn, rostas viandopecojn, elpremas fruktsukojn kaj gustumas iujn supojn. Fulmrapide ili ĵetas la aldonaĵojn en paton, mallonge kuiras ilin, kaj poste disdividas ilin sur kelkajn tortiljojn kaj ofertas ilin sur brile puraj bufedoj. La gastoj sidas ŝultron apud ŝultro sur longaj benkoj kaj uzas kulerojn, forkojn, fingrojn aŭ kunrulitajn tortiljojn kiel manĝilojn. Regas vigla kuirado kaj manĝado kaj ie oni lavas intertempe eĉ la manĝilaron. La odoroj de la kuirejo disvastiĝas ĉie, ĉe specialaj deziroj la najbarino afable helpas aŭ oni sendas la filinon al iu el la foiraj standoj por alporti la mankantan produkton. Tiu miksaĵo el fastfood sen hamburgeroj kaj Nouvelle Cuisine sen kapricemo, kiun oni preparas en la fondas estas jam de jarcentoj kultura travivaĵo, kiu unuigas indiĝenajn kaj eŭropajn kuirartojn kvazaŭ al kulinara kvodlibeto.

Tiu, kiu en la halo mem ne trovis lokon, plilongigas la foiron simple en la straton, konstruas sian veturigeblan standon sur la trotuaro kaj preparas tie kun eĉ pli simplaj rimedoj laŭordan manĝon. Lignokarba rostkrado, glaciŝranko kaj kiel lukso eble tabureto kaj ombrelo estas ĉio, kion tia kuirejo bezonas. Tamen la manĝo estas ankoraŭ pli apetitveka ol hotdogs kaj kareaj kolbasetoj en aliaj landoj, ĉar en Meksiko eĉ surstrate nenio estas revarmigata, sed ĉio ĉiukaze freŝe preparata. Precipe ŝatata kiel rapidmanĝo dum preterirado estas la chicharrones, frititaj dikaj porkohaŭtoj, kiuj kiel grandaj flavaj ondecaj diskoj lumas en la suno kaj eĉ dependigas eŭropanojn, kiuj kutime detenas sin de grasaj manĝoj.


La
calle, la strato, estas ne nur la plej granda manĝohalo de Meksiko, kie la klientoj manĝas permane kaj starante siajn chicharrones kaj siajn tortiljojn plenigitajn per kokinaĵoj aŭ legomoj. Ĝi estas por multaj ankaŭ la laborloko. Ili estas okupataj en parte laŭleĝa komercbranĉo, la tielnomata sector informal, kiu intertempe evoluiĝis en Meksiko al grava ekonomia faktoro: vagantaj komercistoj, kiuj portas siajn varojn je la korpo aŭ sternas asfalte sur kovrilo. En Meksikurbo kvincent mil homoj havas okupon en tiaj stratvendejoj.

De la subkalsono ĝis la sanktula bildo kaj la maĉgumo kaj elektraj iloj ĉio estas ofertata – en flekseblaj superbazaroj, sur la trotuaro kaj adaptkapablaj foirejoj sub la libera ĉielo. Ĉiutage ili ŝanĝas sian aspekton kaj adaptiĝas rapide kiel vento al la merkata situacio: Se la unuaj pluvgutoj sentiĝas, subite ĉie aĉeteblas ombreloj kaj plastikaj ponĉoj, je belaj someraj tagoj oni ofertas je ĉiu angulo gigantan elektaron da sunokulvitroj, je la dimanĉaj posttagmezaj tagoj oni tenas pretaj aerbalonojn por la infanoj, kaj dum elektra paneo kandeloj kaj alumetoj estas tuj je dispono. Oni opinias ekkoni la mirindajn fortojn de senlime libera merkato, sed la miraklo havas tute realajn fonajn kaŭzojn. La pelmelo de la komercistoj sur la trotuaroj estas pli forte organizata ol oni volus supozi unuamomente. La negocoj estas akompanataj de tre influaj mafiecaj kaŝagentoj. Ili decidas, kiu rajtas starigi sin je kiu stratangulo kaj enkasigas por tio procentaĵojn. Lastfine ankaŭ ĉiu fabelo havas siajn maliculojn.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro de Volker Mehnert: "En la regno de la heredontoj de Moctezuma", Meksikaj ekskursoj, eldonejo Picus, Vieno


https://cezartradukoj.blogspot.de/