miozoto = (sin.) neforgesumino

Hans-Georg Kaiser
Medito


Foje supre, foje sube,
ŝvebas mia sprit' en blu'.
Ĉu balone aŭ ĉe-rube,
min ne kaptas la enu'.

Tra la park' mi iras lante
pro la nuboj en ĉiel'.
En kvieto kaj verkante,
gvidas min plezura cel'.

En la tagoj, en nokthoroj
pensas mi pri la belec',
pri scienco kaj furoroj,
pri magia eternec'.

Tamen vivas mi surtere,
foje trafas min sufer'.
Sed mi strebas plu sincere
kaj al amo kaj al ver'.

Kun estim' kaj malestimo
vivas mi en nia mond',
dum labor' sen iluzioj,
kvazaŭ kiel mara ond'.

Min vivtenas ina ĉarmo,
kaj mi miras plu kaj plu,
ke brakum' kaj ina varmo
serenigas min kun ĝu'.

Vivojaroj laŭ folioj
falas for de vi kaj mi.
Mi ne plendas plu al dioj,
estas nun sen sentebri'.

Multaj homoj ŝajne fias
en la aĉa mondodram',
sed pro vi mi ĉiam scias,
ke ekzistas dec' kaj am'.

Se mi iam devos morti,
jen kun kis' de vi, edzin'.
Se mi devos eksenvorti,
tenu vi permane min.

En la tomb' mi petos pacon,
birdokantojn tie ĉi,
por babiloj erinacon,
sed vizitojn ja de vi.

Steloj supre kiel oro
brilu hele sen instru'.
Kaj vi hejme en malforo
dormu pace en noktblu'.

cezaroriginaloj.blogspot.com/