Postpraktike

Lavabo por infanoj devas esti bunta, por ke infanoj frue kaj ĝoje partoprenas je la laboro de la dommastroj. Oni trejnas per tiu grandioza lernludilo la purigan brosadon kaj sekigadon helpe de plastikmanĝilaro – se ĝi falas dum tio planken, oni ne devas jam denove superstiĉe konvinki sin pri tio, ke displitita porcelano alportas feliĉon. La lavabo plenigeblas per aŭtentika aŭ (pli bone) imagata akvo (tiukaze la kuirejo poste ne estos malseka aŭ inundata. Kutime fluas ja tamen ploroj, se oni klarigas al helpsindromema infaneto post la ekzercado, ke la manĝilarpurigilo tion faras pli rapide kaj eĉ aŭtomate. Sed la 64 dolaroj (54 €) estas tamen bona investo. Ĉar – kiel ĉiu scias – el telerpurigistoj fariĝos dolarmilionuloj.

kompilis kaj tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ OVZ (14.10. 2017)

popularscienco.blogspot.de