Hans-Georg Kaiser Fatras'

Fatraso estas dubinda vorto ankaŭ en Esperanto. Kio tio estas etimologie? Ĉu fatala raso? Kiu enkondukis la fivorton? Ĉar ni ĉiuj devenas de la afrikanoj, ne ekzistas rasoj, sed nur homoj kun diversaj haŭtkoloroj, laŭ regionaj cirkonstancoj , en kiuj ili vivas kutime.... Pra-radike ni estas ĉiuj homoj, kiuj devenas de homoj kun malhela haŭtkoloro, pro ne-neceso la haŭto de "blankuloj" nur pliheliĝis.

Do, kio estas raso? Raso estas galimatio sen scienca bazo. Plej senbaza estas la homa raso de Vilhelmo Old, tiu tute ne havas sencon, de kiam la homaro estas raso kaj ne speco? Tion eĉ rasistoj ne asertas, sed Auld. La kriado pri rasoj estas nur fia truko por malestimigi kaj subigi homojn kun alia haŭtkoloro.

Glosoj
fatala = de fatalo, origin. orakola eldiro raso = laŭ Etimologia Vortaro spite al diversaj hipotezoj vorto sen certigita deveno (do fakte iel nebuleca senbaza vorto).

Laŭ PIV:
fatras/o . Aro da ne plu utiligeblaj senvaloraĵoj en plena konfuzo. ☞ pelmelo, tohuvabohuo, miksopoto.

Diro: – Tupy, vi havas malbonan haŭton, kaj vi havas malbonan sangon. Via sango estas certe nigra. Vi estas fatraso, kaj vi hontas pro via nigra sango. el Endre Toth: "Lappar, la Antikristo"

https://cezaroriginaloj.blogspot.de