Gelato – glaciaĵo el Italio

La manĝeblan glaciaĵon, kiel kutime preskaŭ ĉion en Italio, eltrovis ne la etruskoj, sed la ĉinoj – kaj tio jam antaŭ pli ol kvarmil jaroj. Konata la glaciaĵo en Italio estis tamen jam en la tempo de imperiestro Nero, kiu ordonis produkti ĝin el la neĝo de la montoj en Albano. Post kiam la dolĉa manĝaĵo dum certa tempo estis forgesita, la plej fama mondovojaĝanto de la mezepoko; Marco Polo, konatigis la recepton el Azio denove al Italio.



En la jaro 1660 oni tiam eltrovis la maŝinon por glaciaĵo, kaj kompreneble estis italo! La antaŭkondiĉo por tutjara produktado de manĝebla glaciaĵo estis do kreita kaj nun oni apenaŭ povas imagi Italion sen glaciaĵejo (itale: gelateria). La itala glaciaĵo apartenas kvazaŭ al la bazaj nutraĵoj.
Eĉ en Germanio itala glaciaĵo estas pli ŝatata ol ĉiu alia. Kiel la italoj produktas sian nesupereblan gelato, tio estas kaj estos sekreto. Sed pri la diverseco de la ofertataj gustospecoj oni certe ne povas plendi. Krom la longe sufiĉe konataj glaciaĵaj specoj kiel la ĉokolada, vanila, fraga kaj nuksa, la frandemuloj povas delektiĝi jam de kelkaj jaroj ankaŭ je la sekvaj: karamela, amaren-ĉeriza, pistaka, je Panna Cotta kaj stracciatella aŭ je la citrona. Krome la italoj ofertas glaciaĵojn kun diversaj fruktoj, de la grenadilbero (maracuja) ĝis la piro, kun tiramiso (itala dolĉaĵo), kun kapuĉino, krokanto, malaga vino, keksoj, jahurto kaj multaj aliaj.


Glosoj


amarena ĉerizo estas marinita acida ĉerizo

maracuja glaciaĵo = rafinita per la fruktoj el speco de pasifloro, el ties grenadilberoj

Panna Cotta (itale: kuirita saŭco): norditala deserto el kremo, sukero kaj gelateno

stracciatella = itala glaciaĵa kremo kun raspita ĉokolado


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser laŭ la tielnomata kultlibro „Italio“ de Frederiko Lang, Komet-eldonejo, Kolonjo.