Krista Reinig
Eridanos


hororrakonto

La vojaĝanto malfruiĝis. Li demandis: „Ĉu Eridanos jam traveturis?“

La bilettruigisto truigis la bileton kaj silentis. Lia silento trankviligis la vojaĝanton. Li haltis kaj demetis la valizojn. Estas la tria matene. La lampo disĵetis pli da tenebro ol lumo. Lia gazeto estis de hieraŭ posttagmeze. Li remetis ĝin kaj postkuris la staciestron: „Ĉu Eridanos jam traveturis?“

La staciestro silentis kaj iris plu. La vojaĝanto legis detale la veturplanojn. Tie legeblis nenio pri Eridanos-ekspreso. Li ekhavis la ideon, ke li serĉu la stacian ŝildon. Super la benko legeblis grandlitere: „Supra vilaĝo-Hajdeken“. Li retropromenis al la veturplanoj. Jen nenio pri Eridanos. Krome estis tro malhele kaj li fariĝis nervoza. La horloĝmontriloj ankoraŭ nun haltis je la tria. La vojaĝanto ŝovis la brakhorloĝan manikon supren. Estis la tria. Li tenis la brakon al orelo. Ĝi tiktakis. La stacidoma horloĝo evidente antaŭiris kaj tiam haltis. Aŭ ĝi haltas ankoraŭ ekde hieraŭ antaŭvespere. Aŭ lia brakhorloĝo malfruiĝis. Aŭ ĝi ĝustatempis. Kaj li tute ne malfruiĝis. Ĉiukaze la stacidoma horloĝo estis kaputa. Ĉar ĝi haltis senmove je la tria. La staciestro iris nun en la alia direkto. La vojaĝanto postiris lin: „Ĉu Eridanos malfruiĝas?“ La staciestro silentis kaj iris plu. Intertempe certe haltis jam trajno kaj poste forveturis. La vojaĝanto tute ne rimarkis tion. Sed unu el la vojaĝantoj elvagoniĝis. La vojaĝanto kuris renkonte al li. Li alparolis tiun vojaĝanton. La alia vojaĝanto turniĝis kaj grimpis en la tunelo malsupren. La vojaĝanto pensis, ke li devus sekvi lin. Sed tiumomente li vidis, ke la pakaĵportisto perĉare veturigis liajn valizojn al la elirejo. „Haltu“, vokis la vojaĝanto. La pakaĵportisto ŝovis la ĉaron plu elirejen. La vojaĝanto atingis lin kaj ĵetis la valizojn de la ĉaro. La pakaĵportisto grimacigis sian buŝon al sensona ridado kaj rekolektis la valizojn. La vojaĝanto ne ekpensis denove interrompi lian agadon. Li nun volis entrepreni nenion plu krom nepre iri al la elirejo.

Eridanos brue alvenis en la stacidomo. Verde kaj ruĝe kun oraj literoj: ERIDAN. La restaĵo mankis. La vojaĝanto prenis siajn valizojn kaj rapidis laŭ la vagonoj. Li kriis: „Maria. Mariiia!“ Fenestro moviĝis malsupren. Vizaĝo aperis. La vojaĝanto diris: „Mi dankas al Dio, Maria.“ Li etendis la brakojn kun la valizoj supren. Ili brue resaltis sur la kajon. Maria ne estis firmteninta ilin. La trajno ekmoviĝis. La vojaĝanto volis salti en la vagonon. Li stumblis kaj falis kun knalo sur la kajon. La staciestro estis tirinta lin malsupren. La trajno forestis. La vojaĝanto barakte leviĝis kaj sturmis kontraŭ la staciestron. En la lasta momento li jetiĝis flanken. La staciestro preteriris lin. La vojaĝanto kunskrapis sian pakaĵon kaj fuĝis el la stacidomo. Taksio haltis. La taksiveturiganto turniĝis. La vojaĝanto diris: „Al la stacidomo.“ La taksio estis ekveturigata. La vojaĝanto cerbumis: „Ĉu mi diris, ke al la stacidomo? Mi certe diris, ke al la hotelo. Ni ja haltis antaŭ la stacidomo. Li estus demandinta min pri tio.“ Ili denove haltis antaŭ la stacidomo. La vojaĝanto staris senmove kaj rigardis siajn veturbiletojn. Ili ne estis truigitaj. La bilettruigisto truigis silente la veturbiletojn. Super la benko legeblis: „Supra vilaĝo-Hajdeken“. La horloĝo montris la kvaran kaj duonon. Li ŝovis la brakhorloĝan manikon supren: Jen la kvara kaj duono. Krepuskiĝis. Homoj plenigis la kajon. Voĉo parolis sen fini trajnmalfruiĝojn. Pri Eridanos ĝi diris nenion. La vojaĝanto postkuris la staciestron: „La Eridanos-ekspreso, kiom da malfruiĝo ĝi havas?"

La staciestro rigardis lin serioze, preskaŭ morne kaj iris silente plu. Pakaĵportisto staris apud sia ĉaro. Li rikanis malice. La vojaĝanto ekteruriĝis pri la malica rikano. „Ja, ĉu vi ne scias“, rikane diris la pakaĵportisto, „ke vi povos atendi la Eridanoson ankoraŭ eterne.“ Antaŭ la gazetkiosko surtavoliĝis la freŝaj pakaĵoj: Eridanos-ekspreso. Eridanos-ekspreso. Eridanos. Eridan.


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk


https://cezartradukoj.blogspot.com/