http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/05/leieladonna-gabita-cezar-se-floroj.html

Leieladonna: Gabita

https://www.ipernity.com/doc/leieladonna/13320292


Cezar
Se floroj ekridetas


por pentraĵo de Leieladonna

Gabita, vi, Gabita,
rigardas fascinita.
Ja kion vi rigardas,
pro kio vi do ardas?

Ĉu vidas vi je floro
teneron pro memoro?
Ridet' pro floro diras,
ke vi plu ĝojon spiras.

En floroj estas povo,
bonŝanco ties trovo.
La tuta flora sfero
estas ridet' de l' Tero.



PS: Ralph Waldo Emerson: "Floroj estas la rideto de l' Tero." La pentraĵon kreis Leieladonna el Meksiko. Kiam Donjo kaj mi vizitis sepdekjarulinon en oldulhejmo, kaj tie kun ŝia tuta parencaro festis la naskiĝtagon, mi legis la diron je vando de koridoro, jam nur la legado de la diro ridetigis min, kia bela konstato! Kiam mi vidis la bildon de Leieladonna, mi tuj pensis, tiujn du aferojn vi devas iel kunigi, plej bone per poemo:)

Neniu miraklo do, ke Emerson estis instruisto de mia tre ŝatata Henry David Thoreau (1817-1862), kiu verkis "Walden". Ĉu eble iu havas ties konatan libron "Walden" en Esperanto ie enrete? Mi volonte citus el la libro...