cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/08/optimismo-poemo.html




Cezar
Optimismo

Se amas vi la vivon,
ĝi amas ankaŭ vin.
Se donas primitivon,
vi simple garnu ĝin.

Se donas ĝi citronon,
tekilo trovos sin.
Kaj salu la malbonon
kaj glutu kune ĝin.

Se estos vi ebria,
neniel zorgu vin,
ebri' ne estas fia,
se amo spronis ĝin.

Am' estas superdrogo,
pli bona ol la dec',
ĝi estas eĉ forlogo
al viv' en komunec'.

Vi estu optimisto,
malofte, pesimist'.
La vivo en la tristo,
venkeblas per rezist'.