http://popularscienco.blogspot.de/2012/06/la-historio-de-la-suldoj-david-graeber.html



LA HISTORIO DE L' ŜULDOJ

David Graeber: „Ŝuldoj.La unuaj 5 000 jaroj.“

De Sabine Pamperrien


En sia nova verko okupiĝas la usona antropologo kaj antaŭpensanto de la Occupy-movado pri la kultura koncepto de ŝuldoj. Por kapti la problemon de la ŝuldoj ĉe la radiko, li retroiras en la historion. Kaj liveras radikalajn ekkonojn.

La libro de Graeber estas revelacio. Sed antaŭ ol la leganto povas partopreni la mesaĝon, necesas kelkaj streĉoj. La unua ekzerco jam antaŭ la legado de la libro devas okazi jam antaŭ la legado de la libro „Ŝuldoj“ Temas pri tio subigi antaŭjuĝojn. Tiuj facile ekestas ĉe aŭtoro, kiu avancis kiel antaŭpensulo de scienca branĉo kun la nomo „anarkia antropologio“ al galionfiguro de la Occupy-movado. La propono de Graeber pri ĝenerala nuligo de la ŝuldoj en la nuna ŝuldokrizo faras unuamomente la impreson kvazaŭ ĝi celas nur popularecon. Sed „ridinda“ - kiel Joachim Gauck (jen la nuna federacia prezidanto de FRG) etiketigas la Occupy-movadon, la analizoj de Graeber estis neniel.

„Mi metis la atentigon pri ŝuldonuligo kiel konceptan premison al la diskuto. En mia libro mi prezentas la historian kuntekston, kiu el pli granda amplekso montras, kiujn eblojn ni havas entute en krizo. Tiel aŭ tiel ja ĉiukaze okazos ŝuldonuligoj. Ni uzu la dramecan situacion ŝanĝi aliajn aferojn, kiuj estas ŝanĝendaj.“

La aferoj, kiuj ŝanĝendas, rezultiĝas el lia rigardado de la historio de ŝuldoj. Pri patentreceptoj en lia libro ne temas. Des pli Graeber volas esplori la opciojn por la traktado de la nuna ŝuldokrizo – kaj li ekzamenas la kulturajn premisojn de la nuna ekonomio. „La unuaj kvinmil jaroj“, jen la subtitolo de tiu scienca verko, kiu ampleksas pli ol kvincent paĝojn. En la centro de la verko troviĝas la kultura signifo de ŝuldoj. Kun konsiderinda reguleco laŭ Graeber komencis en la lastaj 5 mil jaroj popolribeloj kun ceremoniaj detruoj de ŝuldolistoj, kiel ekzemple de tabuloj, papirusofolioj aŭ kontolibroj.

Dum miljaroj la batalo inter povruloj kaj riĉuloj okazas en la formo de konfliktoj inter kreditoroj kaj ŝuldantoj. Nia emo pretervidi tion estas des pli stranga, se ni pripensas, kiom da moralaj kaj religiaj nocioj devenas ĝuste el tiuj konfliktoj.

Graeber demandas, kia koncepto en vero kaŝiĝas post la nocio ŝuldoj. La respondojn al tio trovas la sciencistoj en ampleksa fontostudado de la kojnoskriboj de Sumero, de la Vedoj el Hindujo, de judaj, kristanaj kaj islamaj skoloj de eruditoj ĝis la novtempaj skriboj ekzemple de Tomaso Hobbes. Graeber estas konvinkita, ke la interŝanĝa komerco tiel, kiel Adam Smith priskribis ĝin kaj, kiel ĝi fariĝis la bazo de multaj teorioj, neniam ekzistis.

„Al ni ĉiuj estas diktitaj kiel la frukto de sana homomenso, ke ĉio komencis per la interŝanĝa komerco, poste oni eltrovis la monon kaj tiam sekvis la kredita sistemo. La interesa afero estas, ke tio historie ne estas vera. Antropologoj de jarcentoj ĉiam denove atentigis pri tio. Ne ekzistis socioj, en kiuj oni ŝanĝis varojn kontraŭ varojn. Sed ekzistis kreditsistemoj milojn de jaroj antaŭ ol ekzistis mono.“

David Graeber montras konvinke kiel alternis en la kuro de jarmiloj periodoj de virtuala mono kun periodoj de monermono.

Mono do estis difinita aŭ kiel nura mezurilo por varoj kaj kreditoj aŭ en formo de moneroj - kiel valoro por si mem. Ĉe tio li substrekas la gravecon de militoj. Mono estas eltrovita de la regantoj por povi pagi soldatojn, laŭ Graeber. Por regado li uzas ĉiam la nocion ŝtato. Por li tial la ŝuldoj estas historio de ŝtate sankciigita perforto.

En la nuna tempo kaj la maldekstrularo kaj la konservativuloj ignoras, ke mono tie ekestas, kie armeoj estas pagendaj. El tio evoluis sistemo, kiu funkcias ĝis nun. Ĉio estas sekvo de ŝtata imposta politiko. Por ekzemplo Francio kaj Britlando kiel koloniaj regantoj en siaj kolonioj enkondukis la monon por poste lasi repagi ĝin al si per depagoj. Tiel oni kreis artifikajn merkatojn. Ankaŭ la centra bankosistemo estis fondita por financi militojn. Ankaŭ tion oni ignoras nun grandskale.“

Antaŭ tiu fono ankaŭ la liberpromesoj de la merkato estas por li tute senbazaj.

„Libero estas la eblo mem decidi, ĉu oni promesas ion al aliaj homoj aŭ ne. Sed ŝuldoj estas promesoj, kiuj per kombino el perforto kaj matematiko estas tiom koruptitaj, ke perdiĝis ilia morala forto.“

Bone kompreneble malfermi ĉiujn ĉi fontojn estas granda merito de David Graeber. Kunkonduki sufiĉe konfuzigajn pensajn liniojn, estas plua merito. Tute konvinke estas speciale, ke la diskuto pri la temo ŝuldoj, ekkaptita de Graeber kaj lucide postrakontita, okazas jam dum 5 000 jaroj. De la leganto postulas la multflanka prezentado enorman koncentriĝon, kiu tamen estas riĉe rekompencata per granda ekkona gajno.

Pri multaj detaloj en la libro oni povus longe diskuti. La vasta uzado de la nocio ŝtato faras nebulecan impreson. Modernaj elformiĝoj kiel jura ŝtato aŭ sociala ŝtato tiel apenaŭ kapteblas. Kelkaj detaloj eĉ vekas la impulson ĵeti la libron alte arke en angulon. Preskaŭ naive ŝajnas la imago pri la origine bona homo, kiun la antropologo rigardas kiel pruvitan fakton. Kvankam li mem rakontas, ke en la praa socio ekzistis kutimo ĉe la komerca intertraktado ruze trompi malamikojn. Tamen. Indas la penon tralegi la libron. Ĉar ankaŭ kontraŭdirojn David Graeber reflektas kun surprize bonaj argumentoj.

tradukis Cezar

PS:
David Graeber: Schulden. Die ersten 5.000 Jahre
Klett-Cotta
600 Seiten, 26,95 Euro
ISBN: 978-3-608-94767-0


PSS: Mi aĉetis la libron kaj legas ĝin momente kun granda ĝuo, kvankam parte vere ne ĉiam estas facile tuj tute kompreni la aŭtoron. Mi legas la libron ankaŭ tial, ĉar ĝuste tiaj aferoj en la libroj de Marx apenaŭ estas reflektataj. Tio min jam ofte furiozigis, ke ĉe li kaj precipe ĉe liaj posteuloj la ekonomio havas preskaŭ fatalajn trajtojn, kiuj de la homoj entute apenaŭ influeblas en malrevoluciaj tempoj; sed tio estas evidente malĝusta, ĉar la homoj nur por naciaj ekonomoj kiel Adam Smith estas ne pli ol ŝakfiguroj (peonoj) en la granda ludo de l' ekonomio. Ke Marx parte simile pensis, ne estas miraklo, se oni scias, ke Marx ekonomie antaŭ ĉio estis fidela filo de Adam Smith. Lin li admiris supermezure. Min tio nun tamen iom surprizis, ke ankaŭ Adam Smith tiris sian ekonomian scion antaŭ ĉio el la libroj de antaŭuloj, ke li ne sufiĉe kontrolis tion, kion li asertis. Marx, kiu volonte dubis pri ĉio, ŝajne ne sufiĉe dubis pri sia ekonomia patro Adam Smith. Nu, en ordo, ankaŭ Marx estis nur homo, kaj ne dio. Tiel kiel cetere ankaŭ David Graeber. (cez)