http://popularscienco.blogspot.de/2012/06/valentina-tereskova.html

Valentina Tereŝkova


Unua en la mondo kiel kosmonaŭtino. Ŝi naskiĝis la 6-an de marto en 1937 en la vilaĝo Maslennikovo de la Tutajevskij distrikto de Jarslavskaja provinco en familio de kolĥozanoj. Ŝia patro laboris kiel traktoristo, la patrino okupiĝis pri hejma mastrumado, laboris en la kolĥozo. En la jaroj de la Granda Patria Milito la patro pereis je la fronto, kaj la patrino kun tri infanoj transloĝiĝis en la urbon Jaroslavl. Tie la eta Valnjo ekstudis en lernejo. Ŝi finis sepjaran lernejon, kaj poste lernejon vesperan de la laborista junularo. Fine de junio de la jaro 1954 ŝi komencis labori en la Jaroslavlskij pneŭmatika uzino kaj komencis labori tie kiel tajlistino en muntada produktejo.

En 1955 ŝi eklaboris en la Jaroslavskij kombinato de teknikaj teksaĵoj "Krasnij Perekop", kie ŝi laboris kiel braceletistino. En 1956 ŝi komencis studi en Jaroslavskij en la Perkoresponda Tekniklernejo de Malpeza Industrio. Krom la laboro kaj la studado en la tekniklernejo ŝi vizitis lokan aeroklubon, okupiĝis pri paraŝuta sporto, faris 163 paraŝutajn saltojn, ricevis la ateston pri la unua klaso pri paraŝuta sporto. En la kombinato "Krasnij Perekop" ŝi membriĝis en la komsomolon, kaj en 1960 ŝi estis elektita sekretariino de la Komsomola Orgazino de la kombinato. En la sama jaro ŝi finis la tekniklernejon. Ŝi laboris kiel sekretariino de la komsomola komitato en la kombinato ĝis la jaro 1962, kiam ŝi estis membriigita en la taĉmenton de la sovetiaj kosmonaŭtinoj. (Grupo de kosmonaŭtinoj numero 1 el la jaro 1962). Ŝi trapasis plenan kurson pri preparado je flugo sur ŝipoj de la tipo "Vostok".

De la 16-a ĝis la 19-a de julio en la jaro 1963 ŝi plenumis kiel unua el la virinoj flugon sur la kosma ŝipo "Vostok-6". La flugon ŝi spertis sufiĉe malbone, kaj ĉi tiu cirkonstanco, probable, fariĝis unu el la kaŭzoj por tio, ke la sekva flugo de virino en la kosmon okazis nur post 19 jaroj. La flugo daŭris 2 diurnojn 22 horojn 50 minutojn. Post la flugo ŝi daŭrigis trapasi la preparadon en la tacmento de kosmonaŭtinoj, sed plimulton de la tempo ekokupis ŝia socia laboro. Tereŝkova faris nemalmultajn vojaĝojn en urbojn de Sovet-Unio kaj en multajn landojn de la mondo.

Fine de 1963 ŝi edziniĝis al la kosmonaŭto Andrijan Grigorjeviĉ Nikolaev. Oni supozas, ke ĉi tiu geedziĝo estis grandparte ordonita, ĝin strebis kaj medicinistoj, kiuj volis daŭrigien la ksomo komencatajn esploradojn pri la konduto de la homa organismo dum kaj post flugo, kaj pro gvidantoj de la sovetia ŝtato, unuavice pro Nikita Sergeeviĉ Ĥruŝĉov, kiu celis fari pluan propagandaĵon el ĉi tiu geedziĝo. Ĉiukaze la geedziĝo efektiviĝis. En 1964 en la "kosma" familio naskiĝis filino Jelena. Post kelkjara ekzisto la familio disfalis. Samtempe kun laboro en la Centro pri preparado de kosmonaŭtoj kaj aktiva socia agado kaj la okupo pri la eta filino Tereŝkova komencis studi en la Militinĝeniera Akademio, kiun ŝi finis sukcese en 1969, ricevinte specialan ateston kiel "kosmonaŭt-pilot-inĝeniero". Ŝi aktive laboris en la taĉmento de kosmonaŭtinoj ĝis la jaro 1968, en kiu la virina grupo estis malorganizata. Tamen ŝi daŭris membri en la taĉmento de kosmonaŭtoj ĝis 1987, kaj en 1985 oni eĉ esploris la eblecon de nova flugo kun ŝi en la kosmon.

Ekde 1968 Tereŝkova okupiĝis pri laboro en sovetiaj kaj poste rusiaj sociaj organizoj. En 1968 -1987 ŝi estis prezidantino de la Komitato de sovetiaj virinoj. En 1987 - 1992 ŝi estis prezidantino de la Prezidio de Unio de sovetiaj socioj pri amikeco kaj kultura komunikado kun aliaj landoj. En 1992 ŝi estis prezidantino de la prezidio de la Rusia Asocio pri Internacia Kooperado. En 1992 - 1995 ŝi estis la unua vicprezidanto de Rusia Agentejo pri Internacia Kooperado kaj Disvolviĝo. Ekde 1995 ŝi estas prezidantino de la Interdepartamenta Konsilantaro pri kunordigado de agado de rusiaj centroj de scienco kaj kulturo eksterlande. Ŝi estis membro de la Centra komitato de la Komunista partio de Sovet-Unio ekde 1971 ĝis 1990, deputito de la Supera Konsilio de Sovet-Unio ekde 1966 ĝis 1989, membro de la Prezidio de la Supera Konsilio de Sovet-Unio ekde 1974 ĝis 1989. Ŝi ankaŭ estis membro de la Tutmonda Konsilio pri Paco, krome honora membro de multaj organizoj. Kandidato pri teknikaj sciencoj (j.1976). Majora generalo pri aviado.

Ŝi estas Heroo de Sovet-Unio. Oni premiis ŝin per du Lenin-ordenoj, per la ordeno Oktobra Revolucio, per la ordeno Labora Ruĝa Standardo, per la Ordeno pri Amikeco de Popoloj kaj ŝi ricevis medalojn. Ŝi ricevis krome ordenojn, medalojn kaj honorajn titolojn de diversaj landoj. Laŭ la nomo de Tereŝkova oni nomis krateron sur la planedo Luno.

Trovita en la retejo:
Rusia Kosmonaŭtiko


PS: Lingve, sed ne tre severe, prilaborita de Cezar, mi petas pri la kompreno fare de la retejo, samtempe mi gratulas pri tiu ĉi gravega kaj bonega informloko, kiu donas al ni informojn originajn, kiujn ni tiel precize kaj detale ne povus ricevi en eksterrusiaj informfontoj. Esperanto helpas tiel prezenti la rusian kosmonaŭtikon el la vidpunktoj de la rusoj mem. Bonege! Valentina Tereŝkova estas mirinda ino, por mi despli post la legado de tiu ĉi artikolo. En Germanio oni ofte tre malbone raportas pri Ruslando, sed ĝuste ni germanoj devus esti iom pli dankemaj al la rusoj. Ili liberigis nin de la pesto de l' faŝismo. Kaj ili importis la socialismon al ni, eksperimento, el kiu mi persone lernis multon, spite al ĉiuj negativaj spertoj. Jen du faktoj, kiujn oni ofte forgesas ĉe ni. (Cez) /14.11.07


PS: Valentina fariĝis nun jam 75-jara, ni deziras plu multe da sano kaj feliĉo al ŝi! (cez, 20.03.2012)