Ret Marut
Mia vizito ĉe la verkisto Pguwlkshrj Rnfajbzxlquy


Subite li ĉeestis: la giganta verkisto kaj nova speciulo de l' arto, Pguwlkshrj Rnfajbzxlquy, tute subite kaj senatendite el sana haŭto, kiel ĉiu aŭtentika geniulo. Pri iu, kies evoluon oni povas montri, eble eĉ la konsekvencan celcertecon de multaj antaŭaj generacioj, lastfine eĉ la diligenton kaj persistemon de iu verkisto, tiu estas de la vera geniulo tiom malproksima kiel meduzo de la plej uzebla akompana hundo de sanitara soldato. Pruvo, kontraŭ kies renversiga forto kaj konvinkeco mi malsukcese batalus: kvarcent mil sepcent kvardek tri memorartikoloj de okmil ducent dudek ses literaturhistoriistoj, kiuj estis destinitaj de la sorto buĉi ĉiujn naskiĝ- mort- geedziĝ- kaj infanbaptajn datojn de la ŝirfoliaj kalendaroj; aldona pruvo: du impresplenaj artikoloj en la oficiala gazeto de Schnüpstrüll.


Ĉiukaze (oni ne postulu de mi, ke mi ĉiufoje ripetu tiun cerbodetruan nomon Pguwlkshrj Rnfajbzxlquy por turmenti min kaj por turmenti la kompostiston) oni fariĝis unue atentema pri P.R. pere de mallonga kaj spite al tio des pli enhavoriĉa novelo en la monata gazeto „La Hyppery“ konata al ĉiuj erudiciuloj kaj antaŭ ĉio konata al la eldonisto. Ĉu la titolo ekestis per tro ofta tuŝado kun la eco histerio, nu, tion alia homo esploru. Neniu komprenis la novelon de P.R. (Kial mi skribas nur P.R., mi jam menciis). Kaj ĉar neniu komprenis ĝin kaj ĉiu sana homo sian tutan kritikon metis en la kunmetitan vorton: Idiotaĵo, idiotaĵo!, tial trovis sin tri kaj kvarono el dekduo da ekspertoj, kiuj sinkis teren pro adorado de P.R. Ke tamen entute trovis sin ankoraŭ tri kaj kvarono de dekduo el tiuj 'ekspertoj kaj malkovruloj' pruvas pli kaj pli bone ol ĉiuj statistikoj, ke la milito nek detruas ĉion nek devigas ĉiun al lernado de novaj vidpunktoj. La sekvo de tiu ŝildolevo estis, ke la bonaj kaj plej bonaj gazetoj kaj ĵurnaloj sentis sin devigitaj publiki pro la multaj esprimitaj deziroj de la ĉiam longjaraj abonantoj iom post iom kaj kun kaj sen rezisto novelojn, skizojn kaj poemojn de P.R..

Oni povis malfermi gazeton kiun ajn, sed certe en ĝi estis io trovebla de P.R. Kaj ĉiu, ankaŭ la plej longjara abonanto, diris post ĉiu nova ĝuo de P.R. al si: Hm! Nun mi vere ne scias, ĉu estas mi bovo aŭ ĉu la kritikisto Difavor' Grumbloknabet' aŭ ĉu P.R. ruza fripono? Mi komprenas eĉ ne unu vorton de li, mi supozas, ke tio estas la plej granda kaĉo, kiu imageblas, sed kion mi ne kuraĝas diri al iu. , kaj tio tiukaze certe estas la plej verŝajna: „Mi estas efektive giganta bovo, kion mi ĝis nun ne sciis, ĉar mi estas tre diligenta komercisto.

P.R. estis diligenta kaj strebema. Oni prezentis teatraĵojn de li, kiuj estis tiom impresaj, ke oni nun ankaŭ ne plu komprenis la kritikistojn kaj havis pro tio duoblan konfirmigon de la nun ne plu rifuzebla fakto, ke oni nerevokeble devos resti bovo por ĉiam kaj ne plu interesiĝu pri la modernaj literaturaj trezoroj.

Kaj krome svarmis romanoj, tragedioj, noveloj, skizoj, pensfragmentoj kaj profunde sentataj milit- kaj ampoemoj, tiel, ke oni nur plu povis miri pri la granda kreiveco de la verkisto kaj spirita heroo, kiu tronis sur la senatingebla alto de lia nealirebla soleco. En soleco li ja efektive tronis. Neniam iu vidis lin, li ŝvebis kvazaŭ kiel transfiguriĝinta spirito super la eraroj de la homoj; li evitis la tuŝadon kun la obtuzigita amaso kaj la nimbo, kiu vualis lin, suspektigis inojn kaj tiujn, kiuj estis novaj speciuloj de l' arto suferi je religia frenezo.Kelkaj el ili retroviĝis en psikiatraj klinikoj, kie ili ankoraŭ nun vivas kaj imagas esti pensa fajrero de P.R.. Restu translasate al pli kompetentaj medicinistoj doni popolecan kaj tamen efikoplenan kaj kompreneman prezenton, en kiaj strangaj formoj kaj prezentoj montriĝas la frenezaj imagoj de tiuj, kiuj imagas esti pensfajrero de P.R. Mia fantazio ne sufiĉus por tio, kiom ajn mi streĉus ĝin, ĝi postlamirus la realecon.

Iutage de iu iel disvastiĝis la onidiro, ke P.R. (kial mi nomas lin nur P.R., mi jam plurfoje menciis) estas malsana kaj kuŝas sur la mortolito, ke li havas nek protekton nek kuratecon, ĉar de liaj adorantoj neniu kuraĝas paŝi en la neniigan brilon de Lia Moŝto, kiu eĉ la sunon ŝanĝas en elsekigitan plumban bulon. Sed mi estas fortika, mi ne kredas pri P.R. Kaj tial lia brilo ne povos mortigi min. Tial oni elektis ĝuste min vojaĝi al P.R. por transdoni en ties mortohoro la salutojn kaj ovaciojn de lia adepta anaro, kiuj ruliĝas en la polvo antaŭ li, kaj stari en liaj lastaj horoj helpeme flanke de li kaj surskribi laŭvere liajn lastajn vortojn kaj konservi ilin al estontecaj jarmiloj. Ĉar oni konis mian malrespekton rilate al P.R., oni sciis, ke neniu krom mi povus havigi tiom da objektiveco noti sen ornamo kaj sen vualo la lastajn elverŝojn de tiu giganta spirita grandulo.

Per nekomparebla spursento, per aventuremaj alivestigoj, senkulpigitaj arestoj kiel spiono, per plurfoja ŝvebado en morto pro malsato, pro bezono de akvo, de sukero kaj dum la minaco de rekrutigo, sukcesis al mi trovi la adreson de P.R. Li loĝis en arbarriĉa regiono malproksime de la tumulto de la urboj, forbarita de la scivolo de l' vorema mondo post alta muro, ĉirkaŭata de malgrandaj, afable aspektantaj multnombraj ĝardenetoj kaj de hedero prikreskataj dometoj en la kliniko „Domo Ripozrok'“.

Jam nur tiu nomo bonfartigis. Kaj mi havis mirakle strangan pacan senton en la proksimo de „Domo Ripozrok'“. Mi demandis: „Bonvolu, ĉu ĉi tie loĝas la verkisto Pguwlkshrj Rnfajbzxlquy?“ „Jes“, oni respondis al mi afable, „sed fakte la paciento havas la nomon Paul Napofotelo.“

Mi montris kompateman vizaĝon, kiu en certaj momentoj, kiam oni aŭdas la vorton „paciento“ vere necesas, kaj mi diris: „Ĉu lia stato estas tre malbona?“

„Ne pli malbone ol kutime. Dum la kvin jaroj, kiujn li ĉeestas ĉi tie
?"

„Kion?“ mi kriis ekscitite. „Kvin da
?“

– jarojn, jes ja. Unue li estis en la tria klaso. Ĉar li estis ellerninta ŝufaristo, ni okupis lin lin en la ŝufarejo. Sed de tri jaroj li verkas por gazetoj kaj estas tiom bone pagata, ke li povas loĝi en propra domo kun du okupataj flegistoj kaj havas la samajn privilegiojn kiel grafo Hegelsdorff, kiu havas posedon de miliono da germanaj markoj. Estas ja tute indiferente al ni, per kio okupiĝas niaj pacientoj, se nur distras ilin.“

„Jes“, mi diris tute konfuzite. Mi ne komprenas tion.“

Tute malkaŝe koncedite, ankaŭ ni ne“, diris la ĉefa kuracisto, „jen modela ekzemplo pri tio, ke oni neniam povas esti certa pri tio, ĉu tie ekstere estas aŭ ne estas pli da frenezuloj ol ĉe ni.“

„Haltu! Haltu!“ mi kriis. „Diru al mi pro ĉio en la mondo, kie mi estas ĉi tie?“

„En la sanigejo por nekureceblaj mensmalsanuloj. Ĉu vi ne sciis tion?“

„Ne! Ne! Kaj sinjoro Pgschwlklwsch... „ pro ekscitiĝo mi ne povis plu translipigi la nomon, kiu antaŭe estis tute intima al mi, “kaj sinjoro Pguw
?“

„Sinjoro Napofotelo, vi volis diri, li estas de tri jaroj nesanigeble malsana kaj de tiam dum daŭro en nia kliniko. Tute sendanĝera homo, se oni lasas nur verki lin, sed komplete paralizita. Li troviĝas en la komenco de la lasta kvarono.“

Mi staris ankoraŭ kiel trafita de klabo, la brilo de P.R. forte trafis min.

Kaj la kuracisto aldonis: „ Kiel statas pri li, vi devus vidi ja sen pliaj klarigoj je liaj verkaĉoj; se vi aŭskultus paroli lin, vi ne plu dubus. Ĉu vi volas iri al li?“

Mi dankis rifuzante, foriris kaj revenis al la fideluloj.

Ili prefere ne estus fidintaj al mia objektiveco. Ili ne rajtas plu atendi ĝin, ĉar mi ne volas esti mortĵetita per ŝtonoj kaj poste antaŭĵetita al hundoj. Tiom P.R. kaj la tuta prudento de la ekstere vivantaj kunhomoj vere ne gravas por mi.

Ili ja mem kulpas tion, ke tiel estas.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg kun Frank Vohla en vesperoj de la E-klubo „Karapaco“


http://traven-esperanto.blogspot.de