L.L.Zamenhof
Pri la participa sufikso antau verba finiĝo


La formoj “amatas”, “amitas” k.t.p., anstataŭ “estas amata”, “estas amita”, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se as, is k.t.p. signifus “estas”, “estis” sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble ricevos la signifon de la verbo “esti”, tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas.


El "Lingvaj Respondoj", Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo

https://cezarkulturo.blogspot.com/