http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/11/johano-r-becher-germanio-funebro-mia.html




Johano R. Becher
Germanio, funebro mia

(1947)

Mi, patruj', funebras,
nova Germani'.
La ĉiel' celebras
bluon, ĝojas mi.

Iam oni diros,
pro fifam' pri ĝi,
glorokanton verkis
jen poet' al ni.

Volis li alarmi:
Unuiĝu vi!
Kaj por pri vi larmi,
disa Germani'...

La ĉiel' celebras
pacon nun al ni.
Mi, patruj', funebras,
tamen ĝojas mi.


El la kolekto "Verkado. Elekto en kvar volumoj" (el la jaro 1949)

tradukis Cezar



PS: Das Lied der Deutschen

La glororkanto de Fallersleben, "Das Lied der Deutschen", estas ekde 1922 la germana nacia himno de Germanio, sed nur la tria strofo nun ankoraŭ plu estas kantata. Do ne tiuj, kiuj enhavas la motivon "Germanio super ĉio en la mondo".

PSS:

Mi tradukis la poemon de Joĥano R. Becher certe sepfoje entute, ĉiufoje mi pli proksimiĝis al la kerno de la poemo, estas iom komplika teksto laŭ enhavo. Jen aludo pri Fallersleben, la liberaman poeton, kiu verkis "Germanio super ĉio", antaŭ la jaro 1848, sed en tute alia senco ol oni nun ofte supozas. Kiam li verkis la poemon, Germanio estis ankoraŭ miksaĵo el nanoŝtatoj, kiuj estis regataj de absolutaj princoj.

Samtempe la poemo aludas la pereon kaj ĝojigan finon de la "Miljara Regno", kiu ekzistis nur kelkajn jarojn, sed tiuj malmultaj jaroj estis teruraj, pro la krisimio Hitler kaj lia grandega sekvantaro de germanoj, kiuj ne volis kompreni, ke Hitler signifas militon kaj pereon.

Becher, la iama ekspresionisma poeto kaj posta komunisto, batalis flanke de la ruĝa armeo, en ties servo li verkis tekstojn por flugfolioj, en kiuj li petis la germanajn soldatojn, dizerti el la armeo de Hitler. Post la Dua Mondomilito li estis en GDR ministro por kulturo. Mi tre ŝatas liajn poemojn, kiuj estas ofte tre bonaj kaj honestaj. Becher estis ĉiam pli ol nur oportunista ministro, li helpis al multaj nekomunistoj, ankaŭ al la drogodependulo Fallada.

Ridinda poemo por Stalin, kiu legas sin nun kiel parodio, estu pardonita al J. R. Becher. Ĉiu homo foje havas malfortan momenton kaj eble eĉ timon pro monstro, kiu minacas ĉiujn: proprajn popolanojn, homojn el ĉiuj nacioj, ankaŭ judojn, ciganojn, esperantistojn, atestantojn de Jehovo ktp. - kaj iamajn batalamikojn!

Johannes R. Becher
Deutschland, meine Trauer

(1947)

Heimat, meine Trauer,
Land im Dämmerschein -
Himmel, du mein blauer,
Du mein Fröhlichsein.

Einmal wird es heißen:
Als du warst verkannt;
wurde dich zu preisen,
Dir ein Lied gesandt.

War, um dich zu einen,
Dir ein Lied geweiht,
Und mit dir zu weinen
In der Dunkelheit...

Himmel schien, ein blauer,
Friede kehrte ein -
Deutschland, meine Trauer,
Du, mein Fröhlichsein.

Aus dem Band "Dichtung. Auswahl in vier Bänden" (1949)

PS: Das Lied der Deutschen