http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/07/ellen-niit-mi-pensis-tradukis-hilda.html

Ellen Niit
MI PENSIS

Mi pensis, ke nur blukolora
ĉiam estas la vasta mar'
kaj, ke kaŝas sin grajnoj oraj
en homkoroj en granda ar'.

Ke ni surmare devas
ĉiam spiti al la vent';
kaj serĉi miraklojn devas
ni senlace kaj kun atent'.

Mi remis, ardis animo,
ŝaŭmis ondoj mil kaj mil,
marfund' kaj ĉiel' sen limo
logis min per sia bril'.

Nun scias mi: estas blua
tre malofte la vasta mar',
estas ofte la hom' enua
kaj griza en la real'.

Vidis landojn mi, kie riveroj
plene mankis, nur - seka grund',
kaj homidojn kreitajn el tero,
sen oro en la korfund'.

Tamen trovas mi, ke valoras
vivi, ami, erari eĉ,
ĉiam strebi al grajno ora,
serĉante kun fortostreĉ',

kaj vidi: la griza maro
povas blui ne nur laŭ ŝajn'
kaj senti: ja sen komparo
estas hom' kun la ora grajn'.

tradukis Hilda Dresen

PS: Trovita de mi en "Estona Soveta Poezio" kaj de mi detajpita. Hilda Dresen tre kuraĝigis min pere de sia traduka genieco. Estis ekzemplo por mi, ke bona tradukado de poemoj en Esperanton eblas, se oni vere regas la lingvon. Por diri la tutan veron: Multaj tradukoj de aliaj ne konvinkis min, kiam mi ankoraŭ lernis la lingvon.