http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/nicolas-guillen-akvo-de-l-rememoro.html


Nicolás Guillén
Akvo de l' rememoro


Kiam tio estis?
Mi ne scias.
Sur la akvo de l' rememoro
mi volas veturi.
Mulatino el oro preterpasis;
mi rigardis ŝin, vidis ŝian mirindan
silkan nodon de la hararo en la nuko,
la matenrobon el kristaloj,
knabino kun juna dorso,
la sablon, kie estis la freŝaj spuroj de ŝiaj piedoj.

Sukerkano mi nomis ŝin, interne konsternite).
Sukerkano tremanta super la abismo,
kiu puŝos vin en la fridetan abismon?
Kiu falĉos vin per sia maĉeto,
kiu do, kiu falĉisto?
Kiu sukerfabriko pulvorigos vin
per sia sukermuelilo?

Tiam la tempo forkuris de mi,
forkuris la tempo sen halto,
kaj tie mi estis, kaj tie ĉi mi estis,
m iris tien kaj ĉi tien,
al ĉi tie kaj tie.

Nenion mi eksciis, neniu scias ion,
kaj neniam iu scios ion,
nenion la gazetoj konfidis al mi,
nenion mi povis ekscii pri tiu mulatino el oro,
kiun mi vidis iam, kiam ŝi estis preterpasanta
kun sia surnuka mirinda nodo
de la hararo el silko;
kun la matenrobo el kristaloj,
knabino kun juna dorso;
kies freŝaj piedospuroj estis en la sablo.


tradukis Cezar
laŭ germana versio de Erich Arendt
el la libro "Versoj por enamiĝintoj"