Cezar
Kontraŭ la fiaj istoj
Se ne estus policistoj,
kaj ne ŝtataj oficistoj,
nekonata jam fiisto,
mi rezignus pri rezisto.
Sed ĉar tiuj plu istaĉas,
ĉian iston re-remaĉas,
mi ja tamen plu enkaĉas,
dum la istoj aĉe klaĉas.
Tiuj istoj, ekskludistoj,
estas ĉiuj egoistoj.
Ilin pelas "Mi kaj mio"
sed plej ofte la en-vi-o!"
Sign-in to write a comment.