Georgo Deŝkin
Savu!
Estas mi nek edzo, nek amato,
ĉio pasis -- amo, ĝoj', pasi'.
Ĉion karan rompis sortobato ...
Kota kaj malluma estas strato
de urbeto, kie loĝas mi.
Estas tie ĉi ne vivo -- nur "ekzisto",
sen esper', sen lumo, sen inspir',
el poet' mi iĝas versfaristo. --
Tial koron regas muta tristo,
kaj neebla ŝajnas jam elir' ...
Mia kara, mia malproksima,
nevelkanta mia Foliet',
savu min de tiu trist' senlima,
savu min de malplenec' anima! --
Jen pri kio petas vin poet'.
Rimarko: Unue la poemo aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, p.142
https://cezarkulturo.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.