La kanto de Biermann troviĝas sur la kompaktdisko : CD Es gibt ein Leben vor dem Tod - Wolf Biermann, Liederproduktion Altona 1996 (Estas vivo antaŭ la morto : La melodio ĉe Biermannn kaj la teksto mem deflankiĝas de la originala suba kanto - de kiu ĝi ests inspirita - eĉ tiel, ke la teksto verŝajne nur malfacile kanteblas kun la originala melodio. Mi tradukis laŭ la kanto sur la kompaktdisko de Biermann kaj ne provis trovi kompromison al la orignalo.


En Esperanto


Wolf Biermann
Komandanto Che Guevara


Ja restas la bona kaj klara
de viaj agoj ĝis fino
pro amo, malam’, sed sen timo,
komandanto Che Guevara.


Ili timas vin, sed ni amas,
ke vi ĵetis vin en danĝeron,
se finas popol’ la mizeron.
Ili murdis vin- kaj vi mondfamas.
Ja restas la bona kaj klara
de viaj agoj ĝis fino
pro amo, malam’, sed sen timo,
komandanto Che Guevara.


Vi iĝis ne nul’ kun posteno,
ne granda ĉef’ monavida,
heroo skribtabla perfida
en fajna ŝtof’ eĉ kun ordeno.
Ja restas la bona kaj klara
de viaj agoj ĝis fino
pro amo, malam’ sed sen timo,
komandanto Che Guevara.


La mondpovruloj sen kromoj
bezonas pli ol manĝaĉon,
ne forgesis vi la saĝon,
ke el homoj iĝu homoj.
Ja restas la bona kaj klara
de viaj agoj ĝis fino
pro amo, malam’, sed sen timo,
komandanto Che Guevara.


La ruĝa stel’ sur la jako
kun nigra barbo, cigaro.
Jesu’ Kristo kun armaro
- vi gvidas nin ĝis la atako.
Ja restas la bona kaj klara
de viaj agoj ĝis fino
pro amo, malam’, sed sen timo,
komandanto Che Guevara.


Ja restas la bona kaj klara
de viaj agoj ĝis fino
pro amo, malam’, sed sen timo,
komandanto Che Guevara.


tradukis Cezar


In Deutsch

Wolf Biermann

Comandante Che Guevara


Uns bleibt, was gut war und klar war :
Daß man bei dir immer durchsah
und Liebe, Haß, doch nie Furcht sah
commandante Che Guevara.

Sie fürchten dich, und wir lieben
dich vorn im Kampf, wo der Tod lacht,
wo das Volk Schluß mit der Not macht.
Nun bist du weg - und doch geblieben.
Uns bleibt, was gut war und klar war :
Daß man bei dir immer durchsah
und Liebe, Haß, doch nie Furcht sah
comandante Che Guevara.

Und bist kein Bonze geworden,
kein hohes Tier, das nach Geld schielt
und vom Schreibtisch aus den Helden spielt
in feiner Kluft mit alten 0rden.
Uns bleibt, was gut war und klar war :
Daß man bei dir immer durchsah
und Liebe, Haß, doch nie Furcht sah
comandante Che Guevara.

Ja, grad die Armen der Erde,
die brauchen mehr als zu fressen
und das hast du nie vergessen,
daß aus Menschen Menschen werden.
Uns bleibt, was gut war und klar war :
Daß man bei dir immer durchsah
und Liebe, Haß, doch nie Furcht sah
comandante Che Guevara.

Der rote Stern an der Jacke,
im schwarzen Bart die Zigarre,
Jesus Christus mit der Knarre
- so führt dein Bild uns zur Attacke.
Uns bleibt, was gut war und klar war :
Daß man bei dir immer durchsah
und Liebe, Haß, doch nie Furcht sah
comandante Che Guevara.

Uns bleibt, was gut war und klar war :
Daß man bei dir immer durchsah
und Liebe, Haß, doch nie Furcht sah
comandante Che Guevara.