Henriko Heine

Kun obstin' tra l' anim'
iras tintilado.
Sonu, kanto kun inklin'
monden en beato.

Iru son' ĝis la dom',
kie floroj ludas.
Se jen kreskas roz' en fon',
diru: Mi salutas!

tradukis Hans-Georg Kaiser

Heinrich Heine

Leise zieht durch mein Gemüt
liebliches Geläute.
Klinge, kleines Frühlingslied,
kling hinaus ins Weite.

Kling hinaus, bis an das Haus,
wo die Blumen sprießen,
wenn du eine Rose schaust,
sag, ich lass sie grüßen.


PS: Senpene mi povus komenci la poemtradukon tiel: "Kun sublim' tra l' anim'"... sed mi ne faris tiel, ĉar la rimoj ne estu puraj, ĉar ja ankaŭ la rimoj en la originalo de Heinrich Heine ne estas puraj. Certe tio estis lia precipa intenco.

La poemo estas kvazaŭ modelkazo por tute nepura kaj tamen tre bela poemo. Laŭ mia opinio la filozofie eltrovema poeto volis pruvi, ke malpuraj rimoj ne nepre devas esti malpli taŭgaj ol puraj. Tiun opinion havis ankaŭ Kaloĉaj.

La Esperantopoezio estus mizere malriĉa, se ĝi limigus sin je puraj rimoj. Eĉ la plej laŭta tintilado per puraj rimoj ne povas kaŝi la konatan veron, ke la homoj ludas sur tre diversaj muzikiloj, kaj sekve ankaŭ eksperimentas pri tre diversaj rimeblecoj. Cetere, en kantoj la eksperimentemo rilate al malpuraj rimoj estas multe pli granda ol en tielnomataj klasikaj poemoj. Je la unua rigardo tio estas perpleksiga, sed muzikistoj ja pli konscias pri tio ol aliaj, ke la muziko ne devas konsisti nur el harmonioj, tio estus terure enua. La homara emo dialektike rafini kion ajn, montriĝas ankaŭ en la liriko. (HGK)


https://cezartradukoj.blogspot.de/