OA 1909 estas unika, ĉar ĝi estas la sola aldono pri kiu voĉdonis la Akademio, dum Zamenhof ankoraŭ vivis. Ĝi pro tio pli rekte kaj klare spegulas liajn ideojn ol postaj OA-oj. Enhave ĝi estas relative riĉa kun pli ol 800 "novaj" radikoj, iom malpli ol triono de la ĉ. 2800 de UV mem (ĉiuj naŭ OA enhavas ĉ. 2200 lingvo-elementoj).

Forme ĝi fidele sekvas la modelon de UV 1893: Post radiko sen vortkategoria vokalo sekvas tradukoj al franca, angla, germana, rusa kaj pola lingvoj. Ke oni pie lasis tiun - baze maloportunan - aranĝon klare indikas, ke oni volis kompletigi, konsolidigi, ĝisdatigi UV, sed tamen ne enkonduki ion radikale novan.

Kaj tion oni faris. Granda plimulto de la oficiale aldonitaj vortoj estas simplaj internaciismoj laŭ la 15-a regulo de la Gramatikoj, kiel komprenis ĝin Zamenhof, vortoj plej ofte sen iuj transskribaj aŭ adaptaj problemoj. Estas preskaŭ ekskluzive "sultano-vortoj", kiujn Zamenhof uzis pli frue, sed kiuj plej ofte estis forstrekita inter lia vortaro Rusa-Esperanta de 1889 tra la Meza Vortaro Esperanto-Germana de 1889 al UV de 1893. Zamenhof penis noti precipe la dubajn kaj pridiskuteblajn "veziro-vortojn" kaj ellasis ĉiujn, kiuj ŝajnis al li evidentaj kaj ĉiukaze grupe enprenitaj per § 15. Pro tio UV donas erarigan bildon pri la zamenhofa vortaro.

OA 1909 post interkonsultiĝo kun Zamenhof "riparis" tion. Kion li elĵetis en 1889 pro propagandaj kialoj, dudek jarojn poste, en 1909, denove estis aldonita. La "vera" zamenhofa vort-materialo estas kombino el la "vezira" UV kaj la "sultana" OA 1909.

Jen nur la unuaj 13 el 800+ elementoj, kiuj montras tion.[1] La steleto * signifas, ke la vorto estas registrita en la konkordanco de la zamenhofaj vortoj de Wackrill [2]. La komentoj en {..} estas de mi. Pri la fonto-indikoj en angulaj krampoj ([..]), vd. malsupre.

*abism' abime {pres-eraro, legu abîme} | abyss | Abgrund | пропасть, бездна | przepaść [Jü].

*abort' avorter | abort, miscarry | abortieren | выкинуть (недоноска) | poronić [Jü].

*absolut' {Fundamenta} absolu | absolute | unbeschränkt, absolut | абсолютный | absolutny [Dua].

*abstrakt' abstrait | abstract | abstrakt | отвлеченный, абстрактный | abstrakcyjny, oderwany [RE].

*absurd' absurde | absurd | absurd | нелѣпый | niedorzeczny [Beaufront].

*aĉ' sufikso por montri malŝatan, malestiman sencon. [propono de Z. 1906]

*adept' adepte | adept | Adept | приверженецъ | adept [Dua] [RE].

*adjutant' aide de camp | adjutant | Adjutant | адъютантъ | adjutant [RE].

*admiral' amiral | admiral | Admiral | адмиралъ | admirał [RE].

*adopt' adopter | adopt | adoptieren | усыновлять | adoptować [Jü].

*adres' {Fundamenta} adresse (de lettre) | address | Adresse | адресъ | adres [Unua].

advent' Avent | Advent | Advent | филипповъ постъ | adwent [Jü].

*advokat' avocat | counsel, advocate | Advokat | адвокатъ | adwokat [RE].

...... ktp. .....

*sultan' sultan | sultan | Sultan | султанъ
| sułtan [RE].

...... ktp. ..... ĝis

*zuav' zouave | zouave | Zuave |
зуавъ | żuaw [Jü].

La fonto-indikoj en angulaj krampoj signifas en laŭtempa ordo:

[Unua] - Zamenhof, Unua Libro 1887
[Dua] - Zamenhof, Dua Libro 1888
[RE] - Zamenhof, Vortaro Rusa-Esperanta 1889
[Beaufront] - Vortaro Esperanta-Franca 1899 (redakto-fino)
[Jü] - Zamenhof, Jürgensen, Vortaro Esperanta-Germana 1904

------

[1] La kompleton oni trovas en OLEO de Andreas Kück, 2008, tamen sen la rusaj tradukoj kaj transskribita al la h-sistemo (ekzemple ach' anstataŭ ').
[2] Wackrill, Alfred Edward (1908): Zamenhofaj vortoj netroveblaj en la Universala Vortaro tiritaj el "Ekzercaro", "Hamleto", "Fundamenta Krestomatio", "La revizoro" kaj la "Rabistoj", kun citaĵoj. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero oka. Paris: Esperantista Centra Oficejo.