Apud la artikolon el la Universala Vortaro (UV 1893) mi kopiis ĉiujn trafojn de la koncerna radiko el la Fundamenta Ekzercaro (FE 1898) kaj la kvin Gramatikoj (G). Same mi kopiis ĉiun trafon el UV al la ĝusta alfabeta ordo en UV mem. Ekzemple "arbaro" en la UV ne aperas ĉe arb', sed ĉe ar'. Dume "ŝtuparo" estas notita en UV kaj ĉe ŝtup' kaj ĉe ar'.

La ordo estas jena: Komenciĝas ĉiam per la vortara artikolo el UV. Sekvas unue la vortara artikolo el la vort-listoj troveblaj je la fino de la lecionoj de FE, poste la ekzemplo-frazoj el FE. La simbolo "...o..." indikas kunmetaĵon kun la koncerna radiko. Ĉe arb' ni ekzemple trovas arb'et'aĵ' en UV. Malantaŭ la pluformaĵojn jam troveblajn en UV mi kopiis la kunmetaĵojn troveblajn aliloke en la Fundamento, precipe do en la FE, laŭ la aranĝo-reguloj de Plena Ilustrita Vortaro (arbaro kaj arbeto). Krom tiu rearanĝo de la vort-materialo mi nur aldonis trov-lokojn en angulaj krampoj, ekzemple "[FE 14]" = radiko estas uzata en Ekzercaro § 14 aŭ "[FE 19 ar']" = radiko trovebla en Ekzercaro § 19 je la lecion-fina vortlistero ar'.

Tuj oni eltrovas, ke kelkaj radikoj uzataj en FE tute mankas en UV, ekzemple Berlin' kaj Pariz' (kaj 33 aliaj propraj nomoj), vd. sube. Nu, tio estas delonge konata afero. Ni ja scias, ke la FE 1898 estas kvin jarojn pli juna ol UV 1893 kaj ke Zamenhof rezignis harmoniigi ambaŭ tekstojn, t.e. lasis la UV kiel ĝi estis. La 35 proprajn nomojn jam la 7-a Oficiala Aldono (OA) de 1958 deklaris Fundamentaj - evidenta kaj iom banala konstato, vd. la tre helpan verkon "Oficialaj lingvoelementoj de Esperanto" (OLEO, Andreas Kück 2008).

Pro indikoj pri ĉiaj misoj kaj mankoj mi jam nun antaŭdankas. Se vi intersiĝas pri la dosiero, sendu al mi vian e-poŝtan adreson (la Apudmeta tamen ne jam estas tute preta).

-----

aĉet' - acheter | buy | kaufen | покупать | kupować. – aĉeti - acheter | buy | kaufen | покупать | kupować [FE 14]. Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. [FE 14]. Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi [FE 25]. Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero [FE 31]. Mi aĉetis dekon da ovoj [FE 32]. Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj [FE 38].

o sub'aĉet' - corrompre | corrupt | bestechen | подкупать | przekupyvać.

-----

acid' - aigre | sour | sauer | кислый | kwaśny. -- acida - aigre | sour | sauer | кислый | kwaśny [FE 35].

o acido - En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj [FE 35].

o acidaĵo - Via vino estas nur ia abomena acidaĵo [FE 35].

o acideco - La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta [FE 35].

o azotacido - En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj [FE 35].

o sulfuracido - En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj [FE 35].

-----

aparten' - appartenir | belong | gehören | принадлежать | należeć. aparteni - appartenir | belong | gehören | принадлежать | należeć [FE 5]. La rozo apartenas al Teodoro [FE 5]. La domo apartenas al li [FE 18]. La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi [FE 25].

-----

arb' - arbre | tree | Baum | дерево | drzewo. -- arbo - arbre | tree | Baum | дерево | drzewo [FE 8]. Antaŭ la domo staras arbo [FE 8]. arbo arbre ― arbaro forêt | arbo tree ― arbaro forest | arbo Baum ― arbaro Wald | arbo дерево ― arbaro лѣсъ | arbo drzewo ― arbaro las [FE 19]. La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton [FE 31]. Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj [FE 32].

o arb'et'aĵ' - arbrisseau, buisson | shrub, bush | Strauch | кустъ | krzak. – FE (-)

o arbaro - forêt | forest | Wald | лѣсъ | las [FE 19 ar’]. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki [FE 19]. La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro [EF 21]. ... kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro [FE 23]. En varmega tago mi amas promeni en arbaro [FE 34]. En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj [FE 38].

o arbeto - Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto [FE 39].

-----

atak' - attaquer | attack | angreifen | нападать | napadać, atakować. -- ataki - attaquer | attack | angreifen | нападать | atakować [FE 14].

o atakanto - Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn [FE 14].

-----

Berlino - Li venigis al si el Berlino multajn librojn [FE 39].

-----

best' - animal | beast | Thier | животное | zwierzę. -- besto - animal | beast | Thier | животное | zwierzę [FE 5]. Leono estas besto [FE 5]. Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn [FE 33].

-----

Parizanoj - La Parizanoj estas gajaj homoj [FE 37].

-----

plor' - pleurer | mourn, weep | weinen | плакать | płakać. – plori - pleurer | mourn, weep | weinen | плакать | płakać [FE 6]. La infano jam ne ploras [FE 6]. La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi. [FE 16]. ... li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras [FE 21].