Kion mi faris? Mi deiris de la artikolo pri patr' en la UV 1893, kiu estas

patr' - père | father | Vater | отецъ | ojciec

Rekte sub ĝi staras unu sola kunmetaĵo kun patr', nome

patr'uj' - patrie | fatherland | Vaterland | отечество | ojczyzna

Ĉu tio estas ĉio? Ne! Jam nur en la UV mem patr' ankoraŭ aperas en la vortaraj artikoloj pri bo', ge' kaj in', krome en la artikolo pri 'j (tie nur en la angla rubriko patr'o'j fathers). Do, ne unusola trafo, sed 1 + 4 trafoj.

Poste mi serĉis je patr' en FE 1898. Kiel atendite ĝi tie troviĝas kun la vortklas-indika vokalo -o, do patro (vortlisto al § 5). La tradukoj al la kvin referenc-lingvoj estas identaj kun tiuj de UV. Sed ankaŭ en FE ĝi aperas ne nur je patro, sed same ankaŭ (servante kiel ekzemplo) je in', bo' kaj ge'. Krome ĝi aperas ofte en la frazetoj de la Ekzercaro, vidu la listigon sube. Fine ĝi ankaŭ aperas en la kvin Gramatikoj, nome en § 2 kaj § 6.

La kunmetaĵo patr'uj' el la UV estas uzata en § 20 de la FE, en la (enhave stulta) antaŭlasta frazo 23: "Morti pro la patrujo estas agrable". Ĝi tamen ne aperas en la vortlisto fine de § 20 (ĝi devus aperi inter morti kaj petoli), sed estis forgesita tie. Ĝi ja krome estas uzata en § 14 de la Gramatikoj ("enuo je la patrujo"). Sed komparu la tradukon en la rusa Gramatiko (FG-ru) kun la rusa traduko en la UV: Jen родинѣ en FG-ru, jen отечество en UV (!?). Denove mi ne sufiĉe bone regas la rusan por ke mi povus doni klarigon pri tio.

patr'uj' kiel dirite estas la sola kunmetaĵo de patr' aparte notita en UV apud la ĉefa radiko patr'. Sed aliloke en la Fundamento ni tamen trovas tutan serion de kromaj ok patro-kunmetaĵoj: patrino en la UV mem je -in, gepatroj je ge-, bopatro kaj bopatrino en UV je bo', baptopatro en la UV je bapt', duonpatro en UV kiel memstara kunmetaĵo alfabete je D (!? tre stranga enlistigo, aspektas iel algluita), duonpatrino, same kiel bogepatroj tamen nur en la Ekzercaro. Tiu ĉi foje rolas eĉ kiel eta difin-vortaro, komparu § 36: "Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj". Kaj fine la kunmetaĵon patrino ni ankaŭ trovas en la rusa kaj franca Gramatikoj: Dum la rusoj havas "la plej bonan patrinon", la francoj havas "la plej belan patrinon el ĉiuj". Pri la alilandaj patrinoj ni nenion ekscias, nek pri ties bopatrinoj.

-----

Jen mia apudmetaĵo el la diversaj partoj de la Fundamento

patr' - père | father | Vater | отецъ | ojciec [UV +bo’ +ge’ +in’ +j patr'o'j fathers]. patro - père | father | Vater | отецъ | ojciec. [FE 5, FE 10 in’, FE 33 bo’, FE 36 ge’]. la patr'o ― le père; al la patr'o ― au père, de la patr'o ― du père, la patr'o'n ― le père (à l’accusatif, c.-à-d. complément direct), per la patr'o'j ― par les pères ou au moyen des pères, la patr'o'j'n ― les pères (accus. plur.), por la patr'o ― pour le père, kun la patr'o ― avec le père, etc. [FG-fr 2]. la patr'o far'as ― le père fait [FG-fr 6]. patr, „father”; la patr'o, „the father”; la patr'o'n, „the father” (objective), de la patr'o, „of the father”; al la patr'o, „to the father”; kun la patr'o, „with the father”; la patr'o'j, „the fathers”; la patr'o'j'n, „the fathers” (obj.), por la patr'o'j, „for the fathers” [FG-en 2]. la patr'o far'as, „the father does” [FG-en 6]. la patr'o, der Vater; al la patr'o, dem Vater; la patr'o'n, den Vater; la patr'o'j'n, die Väter (Akkusativ) [FG-de 2]. la patr'o far'as, der Vater macht [FG-de 6]. patr|o отецъ, al patr|o отцу, patr|o|n отца (винит. пад.), por patr|o|j для отцовъ, patr|o|j|n отцовъ, (винит. пад.) [FG-ru 2]. la patr|o far|as отецъ дѣлаетъ [GF-ru 6]. patr/o ojciec, al patr/o ojcu, patr/o/n ojca (przypadek czwarty), por patr/o/j dla ojców, patro/j/n ojców (przyp. czwarty) [FG-pl 2]. la patr/o far/as ojciec czyni [FG-pl 6].

Patro kaj frato.
La patro estas sana. La patro estas tajloro [FE 5]. La patro estas bona. ― Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. ― Diru al la patro, ke mi estas diligenta. ― Mi amas la patron. ― Venu kune kun la patro. ― La filo staras apud la patro. ― La patro estas en la ĉambro. [FE 8]. De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. ― La patro ne legas libron, sed li skribas leteron [FE 9]. La patro donis al mi dolĉan pomon [FE 10]. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [FE 11]. Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato [FE 18]. Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi la veron) [FE 24]. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”) [FE 29]. La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro [FE 32]. La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj [FE 33]. Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj [FE 36]. La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino [FE 36]. Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro [FE 37]. Ĉu vi amas vian patron? [FE 41].

patr'uj' - patrie | fatherland | Vaterland | отечество | ojczyzna [UV patr’]. enu'o je la patr'uj'o ― regret de la patrie [FG-fr 14]. enu'o je la patr'uj'o, „a longing for one’s fatherland” [FG-en 14]. enu'o je la patr'uj'o, Sehnsucht nach dem Vaterlande [FG-de 14]. enu|o je la patr|uj|o - тоска по родинѣ [FG-ru 14]. enu/o je la patr/uj/o - tęsknota za ojczyzną [FG-pl 14]. Morti pro la patrujo estas agrable [FE 20].

bapt'o'patr' - parrain | god-father | Pathe, Taufvater | крестный отецъ | chrestny ojciec. [UV bapt’]

bogepatroj - Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj [FE 39].

bo'patr' - beau-père | [angla: bo’patr’in] | Schwiegervater | тесть, свекоръ | teść [UV bo’]. bopatro - beau-père | [angla: bopatrino] | Schwiegervater | тесть, свекоръ | teść [FE 33 bo’]. La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino [FE 36].

bo'patr'in' - mother-in-law [UV bo’]. bopatrino - mother-in-law [FE 33 bo’]

du'on'patr' - beau-père | step-father | Stiefvater | отчимъ | ojczym [UV du'on'patr']. duonpatro - beau-père | step-father | Stiefvater | отчимъ | ojczym [FE 33].

duonpatrino - Lia duonpatrino estas mia bofratino [FE 33].

ge'patr'o'j - les parents (père et mère) | parents | Eltern | родители | rodzice [UV ge’]. gepatroj – les parents (père et mère) | parents | Eltern | родители | rodzice [FE 36 ge’]. Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj [FE 36]. Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 37]. Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono [FE 39].

patr'in' - mère | mother [UV bo’] | Mutter | мать | matka [UV in’]. patrino - mère | mother | Mutter | мать | matka [FE 10 in’]. La pli maljuna [filino] estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ... [FE 11]. Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna [FE 13]. Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. “Pardonu al mi, patrino,” diris la malfeliĉa knabino, “ke mi restis tiel longe”. “Kion mi vidas!” diris ŝia patrino kun grandega miro. “Se estas tiel,” diris la patrino, “mi devas tien sendi mian filinon [FE 17]. “Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!” [FE 19]. Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: “Nu, mia filino?” ― “Jes, patrino”, respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon. ― “Ho, ĉielo!” ekkriis la patrino, “kion mi vidas? ― “Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo” [FE 21]. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi. Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si; ... [FE 23]. Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj [FE 36]. mi hav'as la plej bel'a'n patr'in'o'n el ĉiu'j ― j’ai la plus belle mère de toutes [FG-fr 3]. mi hav|as la plej bon|a|n patr|in|o|n - я имѣю самую лучшую мать [FG-ru 3].