La tajposkripto sur postmilite malbona, flava papero estas en mizera teknika stato. Ankaŭ enhave ĝi estas amatoraĵo kaj post ĉ. 60 jaroj science ne plu aktuala. Samtempe ĝi estas tre malofta, feliĉe la IEMW en Vieno aŭtem posedas ekzempleron. Kial entute okupiĝi pri ĝi? Butin estis unu el la fondintoj de esperanta recenziko. Dum jardekoj li preskaŭ ĉiun novan libron aperintan recenzis por Heroldo de Esperanto, t.e. li bonege konis la tiuepokan esperantan literaturon. Pro tio li skribas interesan, agrablan stilon. Nuntempe eksmodan, tro senteman, laŭ nia hodiaŭa gusto ne plu sufiĉe sobran - sed konstati tion, ja eble estas instrua kaj amuza. Jen vi povas ekhavi propran impreson:

"Kiel ĉe katedralo la gusto kaj la stilo de diversaj epokoj estas konstateblaj, tiel ankaŭ la lingvo, je kiu konstruadis la tuta homaro dum multaj jarmiloj, mon­tras rimarkindajn kvalitojn kaj atent­indajn belaĵojn.

Progresanta evoluo seninterrompe kreskigis novajn foliojn sur ĝia branĉaro, velkintaj foriĝis kaj malaperis.

Kiu ne kontraŭstaras la fluon de l‘ tempo, rimarkos la interligitecon de ĉiuj homoj ankaŭ en la lingvo; ĝi estas la esprimo de ilia interno.

La homa korpo estas la ricevilo per ondoj kaj radioj de la homoj, de l‘ objektoj, de la lumo, de l‘ aero kaj de l’ astroj. Ilia efiko evidentiĝas en pensoj kaj en sentoj, en vortoj kaj en agoj. La lingvo estas kvazaŭ la aerklapo de la liberigo, la portanto de la tradicio kaj de la progreso.

La problemo de la lingvo estas neelĉerpebla, ĉar en ĝia esenco kaŝiĝas tiu de la homo, la plej interesa, sed ankaŭ la plej malfacila, neniam finiĝanta ĉapitro en la libro de la naturo."

(Antaŭparolo al Butin, Max H. Lingvo kaj homo - disertaĵo pri la estiĝo de nocioj. München-Pasing: Ziegler [s.j.], 23 maŝin-skribitaj kaj kunkrampitaj folioj A4)

Tabelo de la Enhavo

Antaŭparolo

I. La esenco de la lingvo

a. La lingvo kiel sentita aperaĵo

b. La lingvo kiel ilo de la interkompreniĝo

c. La animaj efikoj de la parolado

d. Parolado kaj pensado - La memorkapablo

e. La lingvo kiel reago

II. La lingvo kaj ĝia ligiteco al korporganoj – Pri nocioj

a. La okulo

b. La orelo

c. La nazo

d. La lango

e. La mano

f. La gamboj

g. La gorĝo

h. La nervoj

i. La muskoloj

k. La intestoj, la organoj de l‘ eligido

l. La generaj organoj

m. La organoj de l‘ ekvilibro

n. La organoj de l’ nutrado

o. La pulmo

p. La koro

r. La cerbo

Resumo

III. La konstruo de la lingvo

a. La artikolo

b. La substantivo

c. La adjektivo

d. La pronomo

e. La nombro

f. La verbo

g. La adverbo

h. La prepozicio

i. La konjunkcio

k. La interjekcio

Resumo

Postparolo