En la UV 1893 ni legas:

ĉj' - après les 1-5 premières lettres d’un prénom masculin lui donne un caractère diminutif et caressant; ex. Miĥael' ― Mi'ĉj' - | affectionate diminutive of masculine names; e.g. Johan' John ― Jo'ĉj' Johnnie | den 1-5 Buchstaben eines männlichen Eigennamens beigefügt verwandelt diesen in ein Kosewort; z. B. Miĥael' ― Mi'ĉj'; Aleksandr' ― Ale'ĉj' - | приставленное къ первымъ 1-5 буквамъ имени собственнаго мужскаго пола, превращаетъ его въ ласкательное; напр. Miĥael' ― Mi'ĉj'; Aleksandr' ― Ale'ĉj' - | dodane do pierwszych 1-5 liter imenia własnego męzkiego rodzaju zmienia je w pieszczotliwe; np. Miĥael' ― Mi'ĉj'; Aleksandr' ― Ale'ĉj' - .

Do en kvar referenc-lingvoj "1-5" literoj, en la angla neniu indiko. En franca, rusa kaj pola "unuaj literoj" en la germana tiu precizigo mankas. Jam nur tiu klarigo el la UV 1893 estas nekohera. Sed nun rigardu, kion ni trovas en la vortlisto fine de § 38 de la Ekzercaro (1898). La Apudmeta Inventaro de la Fundamenta Vorttrezoro rekte apudigas ĝin al UV:

ĉj, nj - après les 1-6 [!] premières lettres d’un prénom masculin (nj ― féminin) lui donne un caractère diminutif et caressant | affectionate diminutive of masculine (nj ― feminine) names | den ersten [!] 1-6 [!] Buchstaben eines männlichen (nj ― weiblichen) Eigennamens beigefügt, verwandelt diesen in ein Kosewort | приставленное къ первымъ 1-6 буквамъ имени собственнаго мужескаго (nj ― женскаго) пола, превращаетъ его въ ласкательное | dodane do pierwszych 1-6 liter imienia własnego męskiego (nj ― żenńskiego) rodzaju zmienia je w pieszczotliwe [FE 38].

La angla restis senŝanĝita, nur la ekzemplo Johan' - Jo'ĉj' forfalis. Sed ĉe la aliaj kvar lingvoj okazis inflacio inter 1893 kaj 1898: Nun ĉie estas la "unuaj 1-6" literoj. La precizigo "unuaj" estis aldonita ankaŭ al la germana.

Fine la (lasta) ekzemplo-frazo en § 38 FE estas:

"Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo)."

Se ni preterlasas la inajn kares-nomojn, laŭ-Fundamentaj do estas:

Johano → Johanĉjo aŭ Joĉjo
Nikolao → Nikolĉjo aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo
Ernesto → Erneĉjo aŭ Erĉjo
Vilhelmo → Vilhelĉjo aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo

el kiuj nur V-i-l-h-e-l / ĉj-o estas seslitera kiel B -e -r- n- a- r / ĉj - o.

Tiu tuta demandeto kompreneble estas "grava" kiel la har-aranĝo de Anna Löwenstein, do preskaŭ neniel. Bertil Wennergren en sia gramatiko PMEG saĝas per nura simpla frazeto "Kutime oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn". Kaj sen spuro da dubo tio sufiĉas por la praktiko. Tamen la afereto estas bela ekzemplo, kiel malkohera estas nia Fundamenta tekstaro, historie kreskigita dum la jaroj. Kaj pri ekzegezo de la Fundamento laŭ striktaj reguloj tie ĉi ja temas. Intelektula ludado eble nur, sed pli honesta ol sensciaj tromp-provoj de iuj malbonaj onkloj-akademianoj, kiuj ŝajnigas klarecon, kie klareco mankas.