FILMBOBENUJO

Film cartridge chamber

Portabobina

FILMERO

Frame

Fotogramma

FILMGVIDILO x

Film leader

Coda della pellicola

FILMKARTOĴO

Roll film

Roll film

FILMO

Film

Pellicola

FILMO–ANTAŬENIRO

Film wind

Avanzamento della pellicola

FILMOBILDO

Photogram

Fotogramma

FILMO–BOBENILO

Film winder set *

Bobinatrice

FILMO NERIVELITA

Unprocessed film

Pellicola non sviluppata

FILMO NEUZITA

Unexposed film

Pellicola non impressionata

FILMO–PLATO

Film-plate

Lastra fotografica

FILMO RADIOGRAFIA

X-ray film

Pellicola radiografica

FILMO RIVELITA

Processed film

Pellicola sviluppata

FILMO UZITA

Exposed film

Pellicola impressionata

FILMO VIRGA

Unexposed film

Pellicola vergine

FILM–PAKO

Film-pack

Film-pack

FILMPORTILO

Plate-holder

Chassis

FILMREVOLVA BUTONO

Rewind button

Bottone di riavvolgimento

FILMTENILO

Negative carrier

Raccoglifilm

FILMVIŜILO

Wash off pliers *

Asciugafilm

Intertempe Szilvási László dankinde enigis la kompletan trilingvan liston ordigitan laŭ la esperantaj terminoj de sur la diskedo en la terminaran kolekton de la retejo de l' iama periodaĵo "Eventoj", prave ŝanĝinte la maloportunan permajusklan skribon al la kutima ortografio. Mankas "nur" la enhavo de la broŝuro kun la difinoj, ekzemple

FILMO. Bendo de celuloza substanco, kovrita per fotoemulsio, je malsamaj dimensioj, uzata en fotografio; ĝi povas esti B/Nkolora; tiu flanke ŝtancita, je ĝenerala uzo en kinematografio, uzatas krome en fotografio, envolvita en aparta ŝargilo. -> FOTILO 35mm-a.

La grasa skribo referencas al aliaj artikoloj, do ekzemple al

B/N. -> BLANK-NIGRA.

BLANK-NIGRA, Filmo. Unu el la aĉeteblaj filmspecoj: ĝi reproduktas la objekton pere de serio de griztonoj.

Senrezerve entusiasma pri la verketo mi ne estas. Mallerta estas la majuskligo de la titoloj de l' terminaraj artikoloj (ofte nomataj "kapvortoj"). Ne tre elegantaj kaj klaraj estas la difinoj. Komparu kun PIV 1970:

film/o 1 Bendo, 35, 18, 9,5 aŭ 8 mm larĝa, de nedifinita longo, el nitrata au acetata celulozo, kovrita de fotoemulsio: virga, uzita ~o. -> bobeno. 2 Tuto de la bildoj fiksitaj sur unu tia bendo, k projekcieblaj sur ekrano: ~ de Chaplin, de Eisenstein; silenta ~o (malnova, sen sono); mallongdaŭra ~o; larĝekrana ~o; dokumenta, aktualaĵa ~o. 3 Analoga bendo, de diversaj dimensioj, uzataj en specialaj fotoaparatoj. ~a ...

La difino de Valente do evidente estas miksaĵo inter difinoj 1 kaj 3 de PIV 1970, eĉ pli malpreciza ("malsamaj dimensioj") ol tiuj kaj stile hm-hm-e ("uzatas krome", troa uzo de komoj k.a.). Aldona informo estas nur "B/N aŭ kolora". Ĉu PIV 2002 transprenis tiun? Vidu mem:

film[8]o FOT 1 Bendo de nedifinita longo, el nitrata aŭ acetata celulozo, lovrita de fotoemulsio: kinematografia (35, 18, 9,5 aŭ 8 mm larĝa), fotaparata ~o; virga, uzita ~o -> ~obazo, ~ludi, ~oprezentado, bobeno. 2 Tuto de la bildoj ... [ktp. kiel en 1970 plus]; horor~o, porno~o -> ~aktoro. ~a ...

Aldoniĝis do la indiko, ke "filmo" intertempe estis oficialigita en la 8-a OA ("[8]") kaj vinjeto pri fako ("FOT"). La difino 1 estas lerte inversigita kaj pro tio pli bona, la neklara difino 3 prave forfalis. Kvankam ekzemploj kaj referencoj en difino 1 estas pli multaj, "B/N aŭ kolora" ne estis transprenitaj kaj daŭre mankas. Eble oni pensis, ke ili estus tro evidentaj (?), eble oni devis ŝpari spacon. La solan problemon pri "B/N", evidenta kalkeo de la angla "BW" (black and white), nome kiel prononci ĝin, Valente ne klarigas. Ĉu "bo-no", "bo kaj no", "bla-ni", "bla kaj ni" aŭ ankoraŭ io alia? Ne tro lerta fine ankaŭ estas la difino de "blank-nigra filmo": La esenco staras en la fino, ke tia filmspeco estas aĉetebla estas memkomprenebla kaj randa.

Nekompreneble por mi krome estas, kial la tradukoj al angla kaj itala ne estas aldonitaj en la ĉefa, nome difina parto (kun indeksoj kajerfine).

Malgraŭ tiuj kaj aliaj aspektoj, ni tamen estu dankaj, ke ni disponas pri la "Fotografia Fakvortaro". Per iom kritika kaj singarda konsulto ĝi povas jen kaj jen inspiri kaj helpi trovi akcepteblajn terminojn pri fotado. Ĝi iam kostis 8,10 eŭretojn ĉe UEA, sed tie aktuale ne plu estas havebla, sed eble daŭre trovebla aliloke.

Adiaŭante mi volas gvidi vian fotografian rigardon al plia disvolviĝo inter PIV 1970 kaj 2002. Ties difino 2 nome estis ampleksigita per "hororfilmo" kaj "pornofilmo". Eble iuj opinias, ke per tio ne nur montriĝas progreso de PIV, sed samtempe estas fidele spegulita la ĝenerala progreso de la homaro dum unu generacio - nu, eble tamen ankaŭ ne ...