Se vi serĉas en la kutima vortaro Esperanto-vialingva, kiujn vortojn vi trovos sur la unua paĝo? Stulta demando, vi diros, ni ja havas konvencion, ke niaj 28 Esperantaj literoj aperas en difinita ordo, kiun ni nomas aboco laŭ niaj unuaj tri literoj aŭ alfabeto laŭ la du unuaj literoj de la malnovgreka (helena) sistemo, nome alfa kaj beta. Se „vialingva vortaro“ signifas ekzemple la germana, vi certe uzadas la Grandan Vortaron Esperanto-Germanan de Erich-Dieter Krause (1999) – se vi ne faras kaj faradas, hontu kaj tuj mendu ĝin – kaj jen kion vi trovas: a – Abadano – Abadono – abaĵuro – abako ktp. ĝis zuluo – zumi – Zuriĥo – Zuriko, „ktp. ĝis“ starante por 882 dense plenigitaj paĝoj plenaj de saĝoj inter tiuj du vortgrupoj. La ordigo-principo do estas tiel banala kaj „natura“, ke vi eble neniam eĉ nur pensis pri ĝi: Krause kiel ĉiuj kutimaj traduk-vortaroj de la tipo Esperanto-etnolingvo ordigas laŭ la vorto-komenco, nome laŭ la unua litero de la vorto, poste laŭ ĝia dua, tria, kvara ktp-a kaj ĉio ĉi laŭ la sinsekvo de la Esperanta alfabeto.

Kio, se ni nun ordigas la vortaran materialon ne laŭ la vort-unua, vort-dua ktp. litero, sed laŭ ĝia lasta, antaŭlasta, trialasta ktp. litero? Nu, tiam ne ekhavas inversan vortaron. Kaj kion ni trovos sub litero „A“? Ĝuste, la finaĵon –a. Kaj poste? Jam ne plu tiel evidenta, ĉu:

ba – !

baba - o

Seba - o

teba – a

Bilba – o

kuraca – o

da – -

Jehojada – -

Buda – o

Mazda – o

rea – o

ktp. ĝis

naŭz – i

paŭz – o

menopaŭz – o

tropopaŭz – o

stratopaŭz – o

mezopaŭz – o

taŭz – i

Geŭz - o

Eble vi devas iom alkutimiĝi rigardi la vorton de dekstre → liven, ne kiel en Esperanto kutime de live → dekstren (neniu problemo, se vi alkutimiĝis al heraldika dekstra kaj sinistra). Do, ne Zuriko estas la lasta vorto en la Inversa Vortaro de Esperanto (IVE), sed Geŭz-o, ĉar z-ŭ-e-g. Kaj la antaŭlasta taŭz-i pro z-ŭ-a-t.

Rimvortaroj volas helpi trovi rimojn. Kaj facile vi vidas, ke kaŭz’, klaŭz’, naŭz’, paŭz’, taŭz’ rimiĝas. Tion ni scias jam de la Vortaro de Esperantaj Rimoj de Joseph Rhodes de 1905 (represo 1984, „klaŭz’“ ankoraŭ mankas tie). Inversaj vortaroj pli interesiĝas pri vortgrupoj kiel tropopaŭzo, stratopaŭzo, mezopaŭzo (nur tropopaŭzo en PIV, la du aliaj en Esperanta Bildvortaro, EB). Temas pri iuj fakvortoj pri la atmosfero, tropopaŭzo ekzemple estas „limsurfaco inter la troposfero kaj la stratosfero ...“. Evidente ekzistas inter ili etimologia rilato kaj eĉ faka, kun menopaŭzo (ĉeso de la menstrua funkcio) tamen nur etimologia, sed ne faka, kun la ĝenerala vorto paŭzo neniu, krom hazarda homofoneco (samsoneco). Preterpasante ni lernis tri –sfero-vortojn: atmosfero, troposfero, stratosfero. Ĉu ekzistas pliaj? Kompreneble. Se vi rigardas en IVE sub litero „R“ (ĉar –sfer/ → r-e-f-s), vi trovos: hemis-, batis-, bio-, kemo-, kromo-, termo-, atmo-, jono-, azono-, tropo-, strato-, magneto-, lito-, foto-, mezo- kaj eksosfero. 16 –sfero-vortoj en PIV 1970 kaj EB 1988!

Per inversa vortaro oni pro tio povas kontroli la kompletecojn de referencoj en difin-vortaro. Ĉe miceto (arkaika por fungo) PIV 1970 havas tri referencojn al askomiceto, bazidiomiceto kaj hifomiceto. Ĝi tamen ne nur registras tiujn tri, sed entute 15 (!) kombinojn de –miceto (trovebla en IVE sub t-e-c-i-m). PIV 2002 (i.a.) pro tio saĝe ŝanĝis al „-micet/ sufikso, uzata por formi nomojn de klasoj ĉe la fungoj ...“ kaj tiel kaptas dekkvin (kaj pliajn) fungo-klasojn per unu klapo. Eĉ pli evidenta tio fariĝos, se estonta inversa vortaro de Esperanto ne nur baziĝos sur radikoj, sed sur kunmetaĵoj. Rigardu ekzemple la vorto-kombinojn kun maŝino en PIV aŭ Krause: maŝin-difekto, -konstruo, -laboristo ktp. kaj komparu kun la amasego de vortoj, kie maŝino staras ĉe la fino: bor-maŝino, teks-, kaf-, lav-, betonmiks-, skrib-, presmaŝino ktp. ktp. Inversa vortaro de la germana lingvo notas pli ol 400 vortoj, kie maŝino aperas ĉe l’ vortofino!

Unu lastan aspekton mi volas mencii. Ŝatata „eterna diskuto“ inter Esperanto-fervoruloj estas la delfeno/delfino-disputo, nome la demando, ĉu Esperanto evitu „falsajn parencojn“. Kvankam ĉiuj lingvoj, kiuj uzas la vorton delfin- uzas ĝin kun la radikofina vokalo –i– nur kaj ekskluzive nur Esperanto uzas ĝin kun –e–, delfeno, por eviti intermikson kun la virina finaĵo –in. „Falsaj parencoj“ estas do vortoj, kies radikoj finiĝas same kiel unu el la oficialaj sufiksoj de Esperanto kiel –in, -ul, -on, -op ktp. kaj tiel teorie povas kaŭzi misanalizon. Sed bv. foje montri bildon de tiu mar-mamulo al iuj esperantistoj kaj demandi ilin, kiel oni nomas la beston en Esperanto. Mi vetas, ke via statistiko pri trafoj estos seniluziiga. Eĉ bonaj parolantoj ofte hezitas, precipe se vi insistos „ĉu vi certas?“. Neniu povas certi, sed nur pene lerni, ĉar kelkfoje Esperanto evitas falsajn parencojn ekzemple per ŝanĝo al vokalo malsama de la etnaj lingvoj (kiel ĉe delfeno), sed plej ofte ĝi simple allasas la karambolon ofte pure teorian. IVE havas tri plenajn paĝojn nur kun „falsaj“ –in-vortoj. Same estas por ĉiuj oficialaj afiksoj: senescepte ĉiuj havas „falsajn parencojn“. Tion instruas jam la Inversa Vortaro de Klaus Schlüter de 1972, kiu baziĝas sur la Plena Vortaro de 1934. Ĝin unu-okulume konfirmas IVE de 1989 baziĝanta sur PIV 1970 kaj EB 1988.

Se vi kutimas mediteme promeni en la arbaro aŭ rajdi sur delfeno, foje rajdu aŭ promenu dorse antaŭen. Inversa perspektivo donas surprizajn konstatojn.