Unu el la multaj mirindaj verkoj, kiuj donacis al ni Akademiano André Cherpillod estas „Ne-PIV-aj Vortoj – Listo de 6800 vortoj ne troviĝantaj en la PIV, el kiuj kelkaj povas esti utilaj“ (Courgenard, Francio: la aŭtoro 1988). Kolektinte vortojn por siaj diversaj etimologiaj vortaroj sinjoro Cherpillod trakribradis ĉirkaŭ 90 Esperanto-vortarojn kaj notis radikojn, kiuj ne estas registritaj en Plena Ilustrita Vortaro (PIV 1970). Lia inventario ampleksas proksimume plian 40 elcentojn de la iom pli ol 15.000-era vorto-stoko de PIV. Pri nia protagonisto NePIV notas:

„abaĵuro (lampoŝirmilo, france abat-jour) Bg HL MM OJ Pl SK“

La iom klingoneskaj sigloj alfabete referencas al jenaj vortaroj, kiujn mi tie ĉi nove ordigas laŭ aperjaroj:

1958 – Esperanto-serbokroata de M. Gjivoje (SK)

1959 – Esperanto-pola de T. Michalski (Pl)

1963 – Esperanto-bulgara de I. Sarafov (Bg)

1963 – Nova Esperanto-japana de Okamoto Joŝicugu (OJ)

1982 – Japana-Esperanto de Miyamoto Masao (MM)

1983 – Esperanto-korea de Hajpin Li (HL)

Laŭ tio abaĵuro do aperas unue ĉe Gjivoje 1958 kaj relative mallonge poste en du aliaj slavaj vortaroj ĝis kiam ĝi saltas al la japana de Okamoto kaj tre probable de tie estas transprenita de Miyamoto kaj kredeble de Hajpin Li. Ni ja povas eksupozi iun rilaton, iun vortaran genealogion, iun „kiu transprenis el kio?“. La plej facila maniero verifiki nian hipotezon estas legi la enkondukojn de la vortaroj, kiuj ofte mencias la ĉefajn fonto-verkojn. Kaj malferminte Okamoto-n ni tuj vidas, ke la originalo estas jam de 1926, reviziita kaj pligrandigita 1933, „radikale rekompilita kaj pligrandigita“ i.a. de Miyamoto (MM, la aŭtoro de 1982!) por la versio aperinta en 1963. Estas tiu, kiun uzis Cherpillod. Kaj en eĉ ne 20 sekundoj ni jam respondis al nia suspekto, ĉu vere Gjivoje enkondukis la vorton? Ne, kompreneble ne, ĝi estas multe pli aĝa, minimume de Okamoto 1926, do pli aĝa ol PV 1930/1934 (kiu ne havas ĝin).

Alveninte en 1926, nia unua rigardo ĉiam estas al la difin-vortaro de Kabe de 1910: tamen ne, maltrafo, abaĵuro mankas. Do reen al la enkonduko. Naokazu Kawasaki, la „kontrolinto“ de Okamoto 1963 skribas „En 1926 J. Okamoto verkis la Novan Vortaron Esperanto-Japanan, kies bazan vortotrezoron li prenis el la vortaroj de Grosjean-Maupin, Millidge kaj Bennemann. ...“, do el la vortaroj Esperanto-franca de 1910 (la avinjo de nia PIV), Esperanto-angla de 1912 kaj Esperanto-germana de 1923. Aĥ ja! Du minutojn poste la granda seniluziiĝo. Neniu abaĵuro nek ĉe Grosjean-Maupin, nek ĉe Millidge, nek ĉe Bennemann – ni troviĝas en senelira strato. Ĉu do tamen japana lampoŝirmilo?

Nun ni volas scii ĝin, damna lampoŝirmilo vi, ni kaptos vin! Kiel ĉashundo flaranta la bredon do reen al Gjivoje 1958, kiu baziĝas sur Stevan Živanović 1934 kaj tradukas per „abaźur“. I.a. ĝi referencas al la antaŭjara Esperanto-sveda (!) de Nylén de 1933 surbaze de PV 1930. Sed ĉe Nylén – silento. Japana-kroat-serba lampoŝirmilo? Kaj tamen: Mi povas preskaŭ palpeti, flari ĝin, io tiklas harstarige ...

Kion pri Michalski? Tadeusz, olda kamerado, kie vi estas? Ha, jen ĝi kaj tradukita per „abaźur“. Pro tio do en la slavaj vortaroj, franca vorto transskribita per slavaj alfabetoj. Neniu enkonduko, sed „bibliografio“ librofine, ordigita laŭ eldonjaroj: unue Vérax, Enciklopedia Vortareto 1910, nu klare, kaj due Grabowski Esperanto-pola 1916, la parto pola-Esperanto 1910, senŝanĝe reeldonita 1990. Grabowski? Grabowski! Stultuleto, mi! Warszawa w Marcu 1910 r.: „abaźur – abaĵuro, lampoŝirmilo, lumŝirmilo“ – trafo! Ĉe Vérax maltrafo. Do, nek franca, nek japana, nek serbo-kroata: Klasika pola Esperanto de 1910 aŭ pli precize de 1908, ĉar la vortaro pola-Esperanto aperis en tri volumoj, la unua en 1908, la dua kaj tria en 1910. Kaj pli malnovaj nur estas la polaj vortaroj de Zamenhof (krom iu malgranda de Stanislaw Lazica de 1906). Tre dubinde, ke ĝi estas de Zamenhof, alikaze la ĉefa irejo de la vortara fluo mencius ĝin. Grabowski do. Sed en 1908 la vortara strato finiĝas. Nun helpus nur literaturaj verkoj kaŭ periodaĵoj. Nefareble por mi. La Tekstaro de Wennergren ne konas ĝin, Kukolo trovas ĝin preskaŭ nur en slavaj retejoj kaj vortaroj (en la ĉeĥa ekzemple abažúr), nek Wüster, verkita de 1918 ĝis 1920, nek Boirac 1909 havas ĝin. En la modernaj Grandaj Vortaroj ĝi troveblas nun denove en Krause Esperanto-germana 1999, kiu tute fidinde mencias ĝian ekziston, sed – prave, se temas pri ĝenerala lingvaĵo - rekomendas uzi lampŝirmilon. Se ni trovas vorton ĉe Krause, ni tre ofte (ne ĉiam) rajtas supozi, ke ni ankaŭ trovos ĝin en la Granda Vortaro Esperanto-Ĉeĥa de Josef Hron, kiu evidente tre zorge studis la Krause-vortaron. Ankaŭ ĉi-kaze: "el stínidlo lampy, abažúr" (sen atentigo, ke temas pri nur plu historia vortaro). Ankaŭ la Granda Vortaro Ĉina-Esperanta de Wang Chongfang fidinde informas nin, ke "abaĵuro = lampoŝirmilo" kaj tradukas ĝin ĉinen. Krome en la Konciza Etimologia Vortaro de Cherpillod (2003) kaj plej laste en Vikivortaro, sen plia informo.

Abaĵuro – bela, agrabla vorto de bela klasika lingvaĵo el la frua t.n. slava epoko. Superflua kompreneble por nura nude frida komunikado, sed kun hejmeca patino, iom kiel polvoplena dagerotipo de la praavino. Kun avinja rideto ĝi malkaŝas al ni iom pri nia vortara geneologio, kiu influis kiun, kiu transprenis de kiu, pri filoj, nepoj kaj pranepoj, kunligante vortarojn el malsamaj epokoj, landoj kaj lingvoj al harmonia familio de abaĵuro-vortaroj.