Articles by Laszlo Istvan TOTH

  • Kiam uzi on ”kazo”, kaj kiam on ”okazo”?

    - 21 Feb 2008 - 1 comment
    En la kazo, ke temas pri kondiĉo/cirkonstanco:      ”En la kazo (sed ne: ”okazo”!), ke tiu rompŝtelisto ne kaŝos sin, li estos arestata.”      ”Tiukaze (sed ne: ”tiuokaze”!) la ŝtelisto estos kondamnata.”      ”Neniukaze (sed ne: ”neniuokaze”!) oni lasu la loĝejon ŝlosmalfermite!”      ”Ĉiukaze (sed ne: ”ĉiuokaze”!) estas prudente kontroli la enirpordon.”      ”Ĉiukaze (sed ne: ”ĉiuokaze”!) Petro vizitas sian amikon.” En la kazo, ke temas pri fojo/okazo       ”Dum la sekva okazo…

  • Gvido por uzi la rolvortetojn "dum" kaj "dume", kaj akuzativon ĉe substantivo post ”kiel”

    - 20 Feb 2008 - 4 comments
    Mi ofte rimarkis eĉ ĉe eminentuloj pri la lingvo, ke uzas mise la rolvorteton "dum", ofte anstataŭ la rolvorteto ”dume”. Tio ne estas mirinde, ĉar pluraj literaturaj verkaĵoj, kaj ankaŭ multaj lernolibroj instruas mise ĝin. En klara, pretendema lingvouzo ja necesas uzi ilin aparte, ĉiun rolvorteton kun sia aparta signifo. Jen kelkaj modelfrazoj por kompreni la diferencon inter "dum" (angle: "during") kaj "dume" (angle: "meanwhile"): Petro ekzercis Eon dum la kluba kunveno. Petro ek…

  • Instruo pri kiel uzi certajn vortojn, kiuj postulas fiksan vortordon

    - 16 Feb 2008 - 3 comments
    Kvankam principe Esperanto estas libervortorda lingvo, tamen, ĉe kelkaj vortoj necesas respekti fiksan vortordon, por ne aliigi la mesaĝon de la koncerna frazo. ”Dimanĉe ankaŭ Petro laboris.” – Ne nur aliaj laboris, sed ankaŭ Petro. ”Dimanĉe Petro ankaŭ laboris.” – Dimanĉe Petro ne nur ripozis, sed ankaŭ laboris. ”Ankaŭ dimanĉe Petro laboris.” – Petro laboris ne nur dum aliaj semajntagoj, sed ankaŭ dimanĉe. ................. ”Petro havas ankoraŭ du tiajn librojn.” – Petro havas plus…

  • Kial oni estas tiom facile trompeblaj per falsaj promesoj?

    - 09 Feb 2008 - 2 comments
    Malklaris por mi tiuj sintenoj, kiuj staras kontraŭ la sana, racia konsiderado/pritakso, kaj mi restis konsternite je tiaj ŝajnaj misfunkcioj de oniaj cerboj. Mi ja scias tion, ke ne ekzistas kaŭzitaĵo sen kialo. Ĝuste tial mi iom esploris/analizis tiujn psikajn sintenojn ĉe pluraj miaj trompitaj konatoj. Cerbumante pri la malantaŭo de tiu fenomeno, mi alvenis al tiu konkludo, ke ĉi-kaze kulpas la tro forta deziro atingi tion, ke iu grava bezono/neceso realiĝu. Imagu iun homon, kiu dezira…

  • Prepozicia akuzativo

    - 07 Feb 2008 - 3 comments
    Pro la mankhavo de Fundamento, nek gravuloj kiel Detlev Blanke, Spomenka Ŝtimec, Trevor Steele kaj aliaj eminentuloj sukcesis apliki konvenan solvon por marki rektan objekton ĉe propraj nomoj. Fine, ili rezignis je la Fundamenta akuzativo, kaj uzis la bone elprovitan, subkonscie funkciantan, sed ne-Fundamentan "rektobjekt-markilon", la vortordan metodon, kiu funkcias bonege en la angla lingvo. Malsupre mi prezentas kelkajn specimenojn pri lingvaj malcertecoj ĉe eminentuloj. Kompreneble, mia…

  • Ŝanĝo de profitfonto

    - 03 Feb 2008 - 8 comments
    Aperis mondvaste nova tendenco fare de posedantoj de gigantaj kapitaloj. Ĝis nun eblis gajni signifan profiton el fabrikado kaj vendado de industriaj varoj. Sed, post la aliĝo fare de Ĉinio, Barato al la monda ekonomio, la prezoj de industriaj varoj malkreskis, kaj dumpingo de varoj superŝutis nian mondon. La moderna teknologio permesas amase kaj rapide produkti la plej utilajn varojn. Konsumantoj plenŝtopiĝis per bezonataj kaj nebezonataj varoj, kaj emo aĉeti varojn ĉiam pli kaj pli malkreskas…

60 articles in total