Aperis mondvaste nova tendenco fare de posedantoj de gigantaj kapitaloj. Ĝis nun eblis gajni signifan profiton el fabrikado kaj vendado de industriaj varoj. Sed, post la aliĝo fare de Ĉinio, Barato al la monda ekonomio, la prezoj de industriaj varoj malkreskis, kaj dumpingo de varoj superŝutis nian mondon. La moderna teknologio permesas amase kaj rapide produkti la plej utilajn varojn. Konsumantoj plenŝtopiĝis per bezonataj kaj nebezonataj varoj, kaj emo aĉeti varojn ĉiam pli kaj pli malkreskas ankaŭ pro la limigita dimensio de loĝejoj. Parte funkcias ankaŭ la fenomeno de tro rapida ŝanĝo de varoj, sed ĝenerale fabrikoj produktas multe pli multajn varojn, ol kiom estas la reala bezono. Jam delonge okazas superproduktado, kaj profitoj malkreskas.

Niaj mondregantoj (la disponantoj pri gigantaj kapitaloj) ekhavis novan ideon kiel pliigi siajn profitojn.
Ili jam ne tiom multe interesiĝas pri la industria merkato, sed ili nun klopodas akapari de ŝtatoj la san-asekuran merkaton.

Konsumantoj se necese, ja povas rezigni aĉeti industriajn varojn, sed ne povas rezigni je resanigaj servoj. Tiu merkato laŭ privata sistemo  estas ege profitdona kaj longdaŭre stabila.

Akaparante la resanigajn servojn, niaj mondregantoj povos facile ĉantaĝi loĝantarojn. Antaŭpensante pri la efiko de tiu fenomeno, eblas konkludi, ke en la kazo, ke registaroj forvendos la tutajn naciajn san-asekurajn sistemojn, ties loĝantaroj devos pagi eĉ duonon el averaĝa salajro, nur por resanigaj servoj. Mortalitato kreskos.

Jen, kial necesas gardi la resanigajn servojn kiel naciajn havaĵojn.