Malklaris por mi tiuj sintenoj, kiuj staras kontraŭ la sana, racia konsiderado/pritakso, kaj mi restis konsternite je tiaj ŝajnaj misfunkcioj de oniaj cerboj.
Mi ja scias tion, ke ne ekzistas kaŭzitaĵo sen kialo. Ĝuste tial mi iom esploris/analizis tiujn psikajn sintenojn ĉe pluraj miaj trompitaj konatoj. Cerbumante pri la malantaŭo de tiu fenomeno, mi alvenis al tiu konkludo, ke ĉi-kaze kulpas la tro forta deziro atingi tion, ke iu grava bezono/neceso realiĝu.

Imagu iun homon, kiu deziras resaniĝi (ja kiu ne volas tion?): se iu trompanto proponas/ofertas eblon plenumi tiun fortan deziron de iu neces-bezonulo, la viktimo akceptos ĝoje tiun promeson/oferton, kaj ŝli eĉ ne pridubos ĝin, ĉar oni instinkte ŝatas aŭdi ĝuste tion, kion forte deziras.

Nek la jam suferitaj trompiĝoj - eĉ se ili rezultigis ege malfavorajn konsekvencojn - povas diminui la subkonscian emon kredi je falsaj promesoj, kiuj celas plenumi tre fortajn dezirojn.

Jen, kiun psikan malfortan flankon de onia animo ekspluatas sukcese malhonestuloj!
Sur socia kampo ”malhonest-istoj” eĉ pli efike fruktigas tiun metodon helpe de amastrompiloj.