L.L. Zamenhof
Proverbaro Esperanta
El litero I
Iel, iome duone malbone.
Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro.
Infana inklino restas ĝis la fino.
Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas.
Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado.
Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.
Inter generaloj parolu pri bataloj.
Inter la blinduloj reĝas la strabuloj.
Inter lupoj kriu lupe.
Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro.
Iru for en bona hor'.
elektis Hans-Georg Kaiser
https://cezarkulturo.blogspot.com/
Kiam Zamĉjo revenos!
Ludoviko kiel bebo?
Bebo-Zamĉjo por la plebo?
Kara Zam, vi tuj revenu,
ni bombonojn prete tenu.
Kiam Ludoviko krios,
ni neniam al li fios.
Kaj anstataŭ nur admonojn,
li ricevos do bombonojn!
PS: Al mia poemeto instigis min la poemeca komento de
Blazio Vaha
Juniĝadu, Ludovik'!
Ludoviko
plijuniĝadas.
Eble baldaŭ
li iĝos bebo,
dank' al nia
juno-strebo.
Sign-in to write a comment.