Ĉu ŝtonoj tamen vivas?


de GESEKO V. LÜPKE


Unuarigarde tio estas sensenca demando: ŝtonoj ne moviĝas, ne spiras, ne posedas metabolon kaj ne generas idojn - kiel ili tiukaze do vivu? Tamen dua rigardo indas la penon: indiĝenoj de Usono, la lakota-siuoj honoras ŝtonojn kiel vivestaĵojn. Kiel "parencojn" ili salutas ĉiun ŝtonon, kiu ruĝe ardanta estas
portata en iliajn ŝvitkabanojn. En Mongolio la nomadoj kredas, ke ŝtonoj havas animon kaj, ke ili bezonas sep jarojn por rekutimiĝo, se oni translokigas ilin kiel frajton. Kaj en kelkaj dezertoj de la mondo oni eĉ observis, ke la ŝtonoj dum monato migras ĝis okcent metrojn tra la sablo!

Ĉu ŝtonoj do tamen vivas? Ilia granda aĝo postulas tempkoncizigon, se ni volas kompreni ilian vivciklon. Se oni observas ilian historion tra miliono de jaroj, jen ili estas parto de giganta metabolo, foje fluanta lafo, kaj foje firma granito. Se oni observas ilin tra miilardoj de jaroj, oni ekkonas, ke ili devenas de la kosmo: Ilia materialo estis elkovita de sunoj, kiuj poste eksplodis. La unua tera ŝtono ekestis antaŭ kvar milardoj da jaroj - kune kun la Tero.

Tiel rigardate ŝtonoj ŝanĝiĝas kaj transformiĝas. Sed ĉu ili ankaŭ vivas? La sciencistoj pensas, ke formiĝis el la mineralaj eroj de la unuaj ŝtonoj kun la helpo de la fulmenergioj la unuaj aminacidoj. Tio signifas: sen ŝtonoj ne ekzistus
organika vivo!

Ŝtono povas esti tio aŭ tio ĉi - parto de la vivo kaj parto de la "morta" materio. La kriterioj el la homomondo ne suficas por ŝtonoj. Rigardo al


la Alpoj montras: kalksedimentojn, kien ajn oni rigardas - ŝtonojn, kiuj iam estis konkoj. Preskaŭ la tuta tersurfaco iam estis vivanta kaj estis renovigita multfoje. Sola molekulo povas esti dum sia historio parto de ŝtono, foje parto de herbosaltulo.

Se sen ŝtonoj ne ekzistas vivo kaj ili estas foje mor
taj, foje vivantaj, ĉu ili tiukaze povas morti? Ilia "morto" konsistas en tio disprompiĝi en ĉiam pli malgrandajn erojn, solviĝi kaj plu ekzisti en aliaj formaĵoj - kiel en la kalkŝtono, kiu el la Alpoj pere de la trinkakvo estas transportata al ni kaj kiel parto de la ostoj sedimentigas sin en niajn korpojn. Ĉu ĝi estas vivanta? Iel ja tamen! La siuoj esprimis tion tiel: "Aho Metakuyassin" - "mi salutas miajn parencojn".

tradukis Dorothea & CHans-Georg kaiser

el la popularscienca gazeto
PM 12/08


https://popularscienco.blogspot.com/