La 9-an de novembro 1902 en la salono de la restoracio "U Štajgrů" en Vodičkova strato en Prago estis fondita Esperanto-klubo , post tiu en Brno (1901) la dua plej malnova en Ĉeĥio. Por konantoj de Prago, la unua sidejo de la klubo estis tiam konata intelektula kafejo UNION surangule inter stratoj Na Perštýně kaj Národní.



Tiun ĉi datrevenon rememoris la nunaj membroj de la klubo dum sia solena kunveno la 8-an de novembro.

La unua prezidanto estis elstara librovendisto kaj eldonisto Eduard Weinfurter kaj en la unua komitato estis ankaŭ konata anarkiisma poeto Stanislav Kostka Neumann.

Inter pluaj prezidantoj estis ekz. fizikisto kaj astronomo Václav Rosický; direktoro de Nacia Muzeo en Prago, geologo kaj palentologo Vlastislav Zázvorka k.a.
Al membroj apartenis ekz. filozofo kaj historiisto de E-movado Stanislav Kamarýt, poetoj Jiří Karen kaj Čestmír Vidman, gitarvirtuozo profesoro Štěpán Urban kaj lia unua edzino poetino Eli Urbanová, aktoroj Eva Seemannová kaj Ota Sklenčka, inter la nuntempaj estas ekz. desegnisto kaj karikaturisto Pavel Rak, desegnisto kaj medalisto Jiří Harcuba (i.a. aŭtoro de la nuna ĉeĥa kvinkrona monero) k.a.


Marko omaĝe al  la 13-a UKo en Prago  1921
Membroj de la klubo aktive partoprenis en organizado de gravaj internaciaj aranĝoj okazintaj en Prago - i.a. la 13-a Universala Kongreso en 1921 kaj la 81-a Universala Kongreso en 1996 - dum la lastaj dudek jaroj en Prago okazis ekz. konferencoj kaj kongresoj de OSIEK, IKUE, LIBE (nevidantoj), KAEST (Konferenco pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko).

La praga klubo eldonas kvaronjaran gazeton BULTENO kun kvalitaj kontribuaĵoj precipe beletraj. En la nuna estraro de la klubo estas elstaruloj de la ĉeĥa E-movado engaĝiĝantaj precipe en la literatura sfero: Jiří Patera (tradukado de prozo kaj redaktado de la gazeto), Margit Turková (redakta, deklama kaj prelega agado) kaj Jaroslav Krolupper (tradukado de poezio).

Regulaj kunvenoj de la klubo okazas ĉiuĵaŭde inter la 14a kaj 16a horoj en la kunvenejo de la urboparto Prago 1 en la strato Ve Smečkách n-ro 25 (proksime al la Venceslaa placo). La nuntempa etapo ne estas facila kaj same kiel verŝajne en multaj aliaj landoj kaj lokoj la kluba vivo ne tiom nun prosperas. Tamen la membroj ne rezignas kaj provas adaptiĝi en sia aktiveco al novaj sociaj cirkonstancoj. Eksterlandaj gastoj estas ĉiam elkore bonvenaj!

Kontakta adreso estas jiri.patera(heliko)atlas.cz

Viaj retaj bondeziroj certe ĝojigos la praganojn! Ev. kontaktoj kaj kunagado kun kluboj eksterlande estas bonvenaj kaj dezirataj!

P.S. Se vi volas ekscii pli pri personoj kun nomoj blue tajpitaj, bv. klaki al ili - la ligilo gvidas al ĉeĥlingva artikolo en Vikipedio, tie en MALDEKSTRA kolumno sube vi povas klaki al "Esperanto" kaj legi esperantan version