Jen la teksto de la peticio :

„Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el Esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton prefere al la angla, tio estas plia paŝo en la eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo, Eŭropo ne devas esti nur ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la popoloj.“

Ligilo: http://www.avaaz.org/…elle_de_lUE/

KIEL SUBSKRIBI LA PROPONON?

Simple kaj rapide!

Sur la dekstra flanko de la paĝo al la rubriko email bv. skribi unue vian retpoŝtan adreson, poste al la nove aperinta rubriko vian antaŭnomon kaj familian nomon, poste elektu per sageto la landon kaj apud ĝi skribu poŝtkodon de via loĝloko. Poste musklaku al la vorto „SIGNER“ (= subskribi).

La iniciatintoj promesas ne partumi viajn indikojn kun la tria parto. En la surreta listo ĉiam aperas nur kvar tiumomente plej lastaj subskribintoj (nur nomo kaj lando, NE la retadreso), la kompleta listo ne estas videbla surrete (sed montriĝas statistiko, kiel kreskas nombro de subskriboj).

Por rajti ĝin prezenti por oficiala pritrakto necesas kolekti 10 000 subskribojn. Jam homoj el multaj landoj aliĝis. Ankaŭ kun VIA HELPO ni povos sukcesi!

KORAN ANTAŬDANKON!

www.esperanto.cz/eo/aktuality/esperanto-kiel-la-24-a-lingvo-de-eu-subtenu-la-francan-peticion.html