A Giridhar RAO's articles with the keyword: lingvo

  • La urdua en lingva festivalo en Slovenujo

    - 07 Jul 2010
    Je la 9a de julio, mi partoprenis Lingvan Festivalon en Mariboro, Slovenujo pere de la interreta telefono Skajpo : tre interesa sperto! Mi parolis pri la urdua kiel lingvo kaj kulturo. La lumbildaro legvideblas ĉe http://www.slideshare.net/agrao/la-urdua-lingvo-kulturo La maribora esperantistino s-ino Vesna Obradović [obradoviĉ] - Printempo por ni Ipernitianoj - kunordigis la sesion. Jen la bazaj informoj pri la Festivalo Lent . Tamen, la listo de prilingvaj prezentaĵoj apera…

  • Hindu-dekstruloj lingve kripligas indiĝenajn infanojn

    - 27 Jun 2009
    " Stranga kaj amara rikolto " - Jen titolo de artikolo en la (anglalingva) revuo Tehelka pri la malĝoja sorto de indiĝenaj infanoj en suda Barato. Temas pri infanoj de indiĝenaj popoloj el la nordorienta gubernio de Meghalajo , kiuj loĝas kaj studadas kelkmil kilometrojn for en la suda gubernio de Karnatako - atingebla post 50-hora trajnvojaĝo - en (loĝ)lernejoj starigitaj de la hindu-dekstrisma organizaĵo RSS! Vere horora estas la rakonto pri la maniero kiel oni persvadis gepatroj…

  • Lingvaj demandoj en sciencaj sciofluoj

    - 06 Jan 2009
    Ĵus mi revenis de la hajderabada sesio de seminarioj pri la eŭrop-unia inciato pri la scienco kaj teknologio STEPS Oni organizas kunvenojn (anglalingvajn, neeviteble) en Barato - " Knowledge Society Debates : A series of events exploring science, technology and innovation in India, 5-13 January 2009" Mi (kompreneble!) intervenis, malfonigante jenajn prilingvajn demandojn en la sciofluoj: - indiĝenaj scioj pri la biodiverseco estas enkodigitaj en (rapide malaperiĝantaj)…

  • Kannada lingvo menciita en helena dramo de 2a-jarcento aKE??

    - 04 Nov 2008
    Tion ja diris tagĵurnala raporto anglalingva listigante la pruvojn pro kiuj la kannada lingvo (kiu ankaŭ nomiĝas la kanara lingvo) akiris registaran statuson ĉijare de klasika lingvo (kune kun la telugua - ambaŭ lingvoj dravidaj). La tamila akiris tiun statuson jam en 2004, kaj en 2005 la barata registaro ankaŭ deklaris la sanskritan klasika lingvo. Krom la prestiĝo, la anonco ankaŭ havas financajn implicojn - oni devas disponigi pli da mono por flegadi klasikan lingvon - premii prilingv…

  • Endanĝerigitaj lingvoj en Barato

    - 24 Apr 2008
    Umante tra la reto, mi trovis jenajn anglalingvajn informojn: - La Ruĝa Libro de Unesko pri endanĝerigitaj lingvoj (2003) ne listigas iun ajn endanĝerigitan lingvon baratan - La raporto de Ethnologue pri preskaŭ estingitaj lingvoj listigas 5 endanĝerigitajn lingvojn baratajn: A-Pucikwar. 24 (2000 Verma). Pli da informo Khamyang. 50 (2003). Pli da informo Parenga. Ethnic population: 767 (2002). Pli da informo Ruga.…

  • Semajno de endanĝerigitaj lingvoj 2008

    - 22 Apr 2008
    Alfronte de la fakto, ke el la ĉ. 7 mil lingvoj en la mondo, duono estas minacataj de la pli grandaj lingvoj, la londona esplorinstituto School of Oriental and African Studies organizas Semajnon de endanĝerigitaj lingvoj 2008, de 30a de aprilo ĝis 8a de majo. La temo estas "Kion NI povas fari?" kaj esploros la eblecon kunlabori de esploristoj, studentoj, lingvokomunumoj kaj civitanoj por kune trakti la defiojn de tutmondaj perdiĝoj de lingvoj kaj kulturoj. Agadoj dum la semaj…