"Stranga kaj amara rikolto" - Jen titolo de artikolo en la (anglalingva) revuo Tehelka pri la malĝoja sorto de indiĝenaj infanoj en suda Barato.

Temas pri infanoj de indiĝenaj popoloj el la nordorienta gubernio de Meghalajo, kiuj loĝas kaj studadas kelkmil kilometrojn for en la suda gubernio de Karnatako - atingebla post 50-hora trajnvojaĝo - en (loĝ)lernejoj starigitaj de la hindu-dekstrisma organizaĵo RSS! Vere horora estas la rakonto pri la maniero kiel oni persvadis gepatrojn kaj komunumojn forsendi infanojn (17 el ili estis nur 6-jaraj!); la mizera stato de la infanoj; kaj la mensogoj diritaj al la familioj pri la infanoj.

Sed ĉi tie, mi fokusos sur nur la lingva kripligo de la infanoj - jam sufiĉe koleriga!

Ni lernas, ke en ĉiu lernejo kiun vizitis la ĵurnalisto, la estroj ege fieris pri la kannada-lingva kapablo de la meghalajaj infanoj. "La lernejestro ĵetis kannadan tagĵurnalon al la meghalaja lernanto, ordonante lin laŭtegi ĝin. Obeeme, mallaŭtvoĉe, sen ia ajn esprimo, la knabo eklegis kelkajn frazojn, kaj faldis la tagĵurnalon kaj metis ĝin sur la tablo de la estro. Ĝis oni forigis lin, la knabo neniam levis siajn okulojn. En lernejo post lernejo ni vidis la saman scenon, kun variaĵoj en la lertoj de la legado de la kannada kaj la sanskrita...."

La RSS kontraŭas la "minacon de Kristanismo" en Meghalajo per la "hinduigo" de tiuj ĉi indiĝenaj infanoj: "Ni instruas al ili sanskritajn versojn por ke ili ne kantu himnojn. Ni fortiras ilin de viandomanĝado por ke ili malamu la bestoferadon kiu estas esenca parto de ilia religio.... Finfine, kiam la RSS diros al ili, ke la bovo estas sankta besto, kaj tiuj kiuj mortigas ĝin havas nenian lokon en nia socio, la infanoj aŭskultos nin", diris unu funkciulo de RSS.

Por faciligi tiun ĉi "socian inĝenieradon" (kiel nomas ĝin la aŭtoro de la artikolo), jen plia strategio: "En sangoglaciiga konfeso, RSS-aktivulo en Ŝilongo [la ĉefurbo de Meghalajo] diris al Tehelka, ke oni ĉiam zorge disigas eventualajn gefratojn. Estas pli facile disciplini ilin, se ili ne estas kune. Ni ja devas regi ilin se ni devas muldi ilin. Ju mapli da kontakto kun la hejmo, des pli bone, efektive, li diris."

Je la lingva flanko de tiu ĉi "eksperimento", jen unu rezulto de la mergado de meghalajaj infanoj en kannada-parolanta medio: "En loĝlernejo, la prizorgantino rakontis, ke Sibin (unu el la infanoj tie) jam lernis multe da kannada dum sia dumonata loĝado tie. Dum telefonvoko de parenco en Meghalajo, li daŭre respondis al demandoj en la kannada, kiun ili kompreneble tute ne komprenis. Ŝokige sensenteme, la prizorgantino ekridegis pro io kion ŝi evidente konsideris tute priridinda, kaj diris, Dum 45 minutoj, iu virino, supozeble la patrino, daŭre provis. Sibin, kompreneble, ne havis respondojn, ĉar jam li forgesis sian lingvon. Ŝi denove ridis mallonge. La prizorgantino tiam ekinstruis al Sibin la kannadan vorton por la [la vorto] vespermanĝo."

La ĵurnalisto diras, ke estas katastrofaj "la fizikaj kaj mensaj efikoj de studado en lernejaj medioj tute malaj al la kulturo, lingvo, religio, kaj manĝkutimoj" de la infanoj.

Espereble, nun ke oni publikigis tiun ĉi kulturan perforton kontraŭ la infanoj, civilsociaj organizaĵoj en kaj ekster Barato, kaj la registaro mem faros ion. Notindas, tamen, ke la registaro de la gubernio Karnatako apartenas al la dekstra-hindua koalicio.