Je la 9a de julio, mi partoprenis Lingvan Festivalon en Mariboro, Slovenujo pere de la interreta telefono Skajpo: tre interesa sperto! Mi parolis pri la urdua kiel lingvo kaj kulturo. La lumbildaro legvideblas ĉe http://www.slideshare.net/agrao/la-urdua-lingvo-kulturo

La maribora esperantistino s-ino Vesna Obradović [obradoviĉ] - Printempo por ni Ipernitianoj - kunordigis la sesion. Jen la bazaj informoj pri la Festivalo Lent. Tamen, la listo de prilingvaj prezentaĵoj aperas nur en la slovena versio de la aranĝo. Se mi bone memoras, Printempo diris, ke kadre de la Festivalo prezentiĝos 40 lingvoj!

Ĉirkaŭ 90 minutojn mi parolis esperante. Ŝi slovenigis tion kion mi diris, kaj esperantigis la demandojn de la aŭskultantaro. Jam antaŭ la prelego, mi sendis al ŝi la lumbildaron kaj kelkajn fotojn.

La prezentaĵo traktis, unue, la bazajn faktojn pri la urdua lingvo en Barato kaj Pakistano. Poste mi prezentis ekzemplojn de la nuancaj ĝentilecoj de la tiu ĉi lingvo de la mogola imperio.

Mi ankaŭ parolis pri la kunfandita kulturo de mia loĝurbo Hajderabado. Miaj samurbanoj ne nur parolas variaĵon de la urdua (la dakhana-n), sed ankaŭ vestas sin en Kurta-oj kaj Salvaar-Kamiiz-oj, kaj ĝuegas manĝi la Birjaanii-on! La lumbildaro enhavas bildojn de tiuj ĉi kulturaĵoj.

Kompreneble, mi ankaŭ parolis pri la riĉa literatura tradicio de la urdua. Sume, mi volis transdoni al la slovenaj geamikoj senton de la urdua vivĝojo!

Tamen, se temas pri la urdua ne ĉio povus esti roza kaj miela. La prelego traktis ankaŭ la relative malbonan "sanstaton" de la urdua lingvo en Barato. Mi diris, ke ni esperu (kun la poeto Faiz), ke pliboniĝos kaj la rilatoj inter Barato kaj Pakistano, kaj la rilatoj inter hinduoj kaj islamanoj en Barato. Tio certe plibonigus la staton de la urdua en tiu ĉi sudazia duonkontinento.

En la kultura sfero jam de jardekoj ekzistas diversaj streboj al komunaj projektoj inter Barato kaj Pakistano. Mi aldonis al tiuj nian lastatempan iniciaton malgrandan pri la urduigo de la Praga Manifesto de Esperanto. Manpleneto da esperantistoj el Barato kaj Pakistano kuniĝis kaj rapide produktis urduan version de la Manifesto.

La demandoj de la aŭskultantaro estis interesaj - ili gamis de la vestaĵoj kaj manĝaĵoj ĝis la kastsistemo de Barato!

Malgraŭ kelkaj teknikaj malglataĵoj, estis entute tre interesa interkontinenta vespero, kiu cetere montris la pontlingvan kapablon de Esperanto. Mi kore dankas Printempon! Estus ege interese legi ŝian raporton pri la Lingva Festivalo.

Mi ankaŭ invitas vin legvidi la lumbildaron.