Barata parlamentano de la insuloj Andamanoj kaŭzis furoron pro siaj proponoj pri la indiĝenaj popoloj la Ĝarvoj (angle: Jarawa). Li mem ne estas indiĝeno.

Li rimarkis, ke "la draste malgrandiĝinta malamikeco inter la Ĝarvoj kaj la "ĉefflua popolo" kuraĝigis ambaŭ flankojn renkontiĝi ofte". Jen io kio okazas spite de la oficiala politiko de "izoleco / nekontakto".

La parlamentano diras, ke tiuj ĉi kontaktoj "enkondukas nedezirindajn sciojn kaj kutimojn, kaj ankaŭ rasan malpurecon.... (S)e dauriĝas la aktuala politiko, antaŭnelonge tutperdiĝos la komunumo Ĝarvo."

Sed maltrankviligas la rekomendojn (anglalingva PDF) kontraŭi tiujn ĉi okazaĵojn. Li konsilas, ke "oni faru rapidajn kaj drastajn paŝojn tiri la popolojn de la Ĝarvoj al la bazaj ĉeffluaj trajtoj".

Li rekomendas, ke oni "demamigu" 6-12 jarajn infanojn ĝarvajn al "normala lerneja etoso kie ili rapide trejniĝos pri la persona higeno, uzado de vestaĵoj kaj la bazaj lego- kaj skribokapabloj. Ili ankaŭ lernos pri la manĝkutimoj de la ordinaraj homoj de la socia ĉeffluo kaj modernaj vivfaciligiloj kiel la televido kaj veturiloj."

Sed ankoraŭ ne finiĝis liaj rekomendoj. Li ankaŭ rekomendas, ke oni forigu la barojn kontraŭ konstruado ene de la leĝe protektita ĝarva ĝangalo por konstrui fervojon kaj pligrandigi jam konstruitan ŝoseojn.

Rapide kaj tutmonde oni kondamnis tiujn ĉi proponojn. Survival International, "movado por indiĝenaj popoloj" resumas (anglalingve) kelkajn el ili. La rekomendojn de la parlamentano oni furore diskutas ankaŭ en la e-grupo "andamanicobar". Legu, ekzemple, tiun ĉi pensinstigan (anglalingvan) afiŝon de Madhusree Mukerjee.

(Strange, en la bonega esplorstudo de Survival International Progress can kill (La progreso povas mortigi), oni tute ne mencias la ŝtatajn lingvopolitikojn kaj la decidojn pri la instrulingvo – ili rolas grave en la detruado de indiĝenaj popoloj. Por lerni pri tio, ni devas legi la sube menciitan e-libron de Skutnabb-Kangas and Dunbar.)

Mi lastatempe blogis pri la (anglalingva) e-libro Ĉu indiĝena infanedukado estas lingva genocido kaj krimo kontraŭ la homaro? Tutmonda superrigardo. Se vi scipovas la anglan, bonvolu vidi ĉapitron 4 (aparte, Ekzemplojn 15, 20, 29, 30, kaj 31). Jen teruraĵoj pro “drasta ĉeffluigo”. Same rakontas pli frua afiŝo mia pri la vivo de indiĝenaj infanoj de Meghalajo kiuj estis senditaj al Karnatako, kelkmil kilometrojn for.

Espereble pro la monda kaj enlanda furoro ĉi-tema oni malakceptos la proponojn de la parlamentano pri la Ĝarvoj.