A Giridhar RAO's articles with the keyword: infanoj

  • Inkluzivi la lingvojn de infanoj

    - 15 Feb 2016
    Kadre de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo , mia universitato, Azim Premji University , organizas prelegon de d-ro Dhir JHINGRAN ( profilo angle ). Li estas direktoro de la Fondaĵo pri Lingvo kaj Lernado ( Language and Learning Foundation ) en Nov-Delhio. Jen la elangligita resumo de lia prelego: *** Lingvolernado en Barato fokusas pri parkerado, ĥora ripetado kaj praktiko pri kopiado / manskribado. Estas malmulte da fokuso pri signifo-kreado. Infanoj pleparte estas pasivaj. Tiuj ĉi…

  • Lingva perforto kontraŭ indiĝenaj infanoj

    - 11 Oct 2011
    Lernejoj por indiĝenaj infanoj en Barato gamas je betonaj konstruaĵoj ĝis portempaj, senmuraj dometaĉoj: jen tri fotoj lastatempe faritaj de mia edzino Rekha ABEL en vilaĝo ĉe la norda limo de nia gubernio Andhrapradeŝo . Tuj trans la gubernia limo estas la distrikto Dantewada [daantevaada, EN ] kie okazas perforta, armita konflikto inter la registaro kaj la naksala movado . Inter la plej vundeblaj viktimoj de tiu ĉi konflikto estas infanoj. Lastatempa artikolo en la (anglalingva) revuo…

  • Pri la "drasta ĉeffluigo" de la Ĝarvoj

    - 07 Jul 2010
    Barata parlamentano de la insuloj Andamanoj kaŭzis furoron pro siaj proponoj pri la indiĝenaj popoloj la Ĝarvoj (angle: Jarawa). Li mem ne estas indiĝeno. Li rimarkis, ke "la draste malgrandiĝinta malamikeco inter la Ĝarvoj kaj la "ĉefflua popolo" kuraĝigis ambaŭ flankojn renkontiĝi ofte". Jen io kio okazas spite de la oficiala politiko de "izoleco / nekontakto". La parlamentano diras, ke tiuj ĉi kontaktoj "enkondukas nedezirindajn sciojn kaj kutimojn, kaj ankaŭ rasan malpurecon.…

  • Por 80% filipinaj infanoj, malsamas la hejma kaj lerneja lingvoj

    - 14 Nov 2008
    Peruo: 18,5% Barato: 19,1% Paragvajo: 63,5% Filipinoj: 79,7% Jen la elcentoj de infanoj en elementaj lernejoj kies estroj raportas, ke por la 'plimulto' aŭ 'ĉiuj' lernantoj, "La unua lingvo [estis] malsama ol la lingvo de instruado". La datumaro estas de 11-landa (anglalingva) raporto de Unesko, Rigardo ene de elementaj lernejoj (2008), legebla en la retejo de Unesko kun resumoj en la angla (En) , franca (Fr) kaj hispana (Es) . Tiuj ĉi elcentoj havas gravajn…

  • Malpliiĝis la nombro de barataj infanoj kiuj ne iras al la lernejo

    - 09 Jun 2008
    Esperiga novaĵo: Laŭ lastatempa raporto en la (anglalingva) tagĵurnalo The Times of India , la nombro de la barataj infanoj en la aĝo-grupo de 6-14 kiuj ne iras al la lernejo, malpliiĝis de 7,6 milionoj en marto 2007 ĝis 4,5 milionoj en marto 2008. Eĉ pli esperige laŭ la raporto estas la informo, ke la plej parto de tiuj kiuj nun ekiras al la lernejo apartenas al tri tradicie marĝenaj grupoj -- islamanoj, indiĝenaj popoloj kaj dalitoj (t.e. anoj de la t.n. 'malaltaj kastoj'…