Esperiga novaĵo: Laŭ lastatempa raporto en la (anglalingva) tagĵurnalo The Times of India, la nombro de la barataj infanoj en la aĝo-grupo de 6-14 kiuj ne iras al la lernejo, malpliiĝis de 7,6 milionoj en marto 2007 ĝis 4,5 milionoj en marto 2008.

Eĉ pli esperige laŭ la raporto estas la informo, ke la plej parto de tiuj kiuj nun ekiras al la lernejo apartenas al tri tradicie marĝenaj grupoj -- islamanoj, indiĝenaj popoloj kaj dalitoj (t.e. anoj de la t.n. 'malaltaj kastoj' de hinduismo).

Bedaŭrinde, la raporto citas nenian fonton por la informoj. Aliflanke, kvankam la registriĝo de infanoj en lernejoj estas sufiĉe grandskala, tamen la plej grava defio restas reteni ilin en la lernejo: tutlande ĉ. 60% lasas la lernejon en la 10 jaroj de la lernejo.