Lastatempe aperis elektronika libro anglalingva Ĉu indiĝena infanedukado estas lingva genocido kaj krimo kontraŭ la homaro? Tutmonda superrigardo (Indigenous Children’s Education as Linguistic Genocide and a Crime Against Humanity? A Global View). La libro verkita de konataj aktivuloj Tove Skutnabb-Kangas kaj Robert Dunbar estis eldonita de Gáldu, norvega, rimedo-riĉa centro por la rajtoj de indiĝenaj popoloj. La antaŭparolo resumas la libron jene:

"Kiel diras la titolo, la libro argumentas, ke oni povas vidi jure kiel krimon kontraŭ la homaro la edukadon pasintecan kaj hodiaŭan de indiĝenoj kaj malplimultoj, kies infanoj havas superregan lingvon [kaj do ne la gepatran lingvon] kiel instrulingvon en la lernejo. Tiu ĉi subtraha edukado instruas al la infanoj (iom da) superregan lingvon, tamen je la kosto de iliaj indiĝenaj gepatraj lingvoj. Tio ĉi kontribuas al la lingva anstataŭado, kaj do al la malaperigo de la monda lingva diverseco (kaj pro tio ĉi, ankaŭ al la malaperigo de la biodiverseco)."

Post multe da ekzemploj de diversaj edukpolitikoj tutmondaj, jen la rekomendoj de la aŭtoroj:

1. La gepatra lingvo devas esti la ĉefa instrulingvo dum la unuaj ok jaroj.

2. Bona instruado de la superrega loka aŭ nacia lingvo kiel studobjekto.

3. Transiro de la gepatralingva instruado al la uzo de superrega loka aŭ nacia lingvo kiel instrulingvo.

4. Pliaj lingvoj kiel studobjektoj.

5. Kuntekst-sentema kultura enhavo kaj metodoj.

6. Bone trejnitaj du- aŭ plurlingvaj instruistoj.

7. Gepatroj kaj komunumoj de indiĝenoj kaj malplimultoj, kaj edukaj administrantoj, bezonas sufiĉe da esplor-bazita scio pri edukaj strategioj. Necesas lobiado pri la bonaj modeloj.

8. Necesas sistemaj ŝanĝoj en la lernejo kaj la socio por pligrandigi la aliron al kvalita edukado. Tiuj ĉi inkluzivas informojn pri la malbonaj efikoj de la nuna sistemo je la homaro.